Lingvaj rajtoj aŭ lingvaj homaj rajtoj estas la homaj kaj civitanaj rajtoj, individuaj kaj kolektivaj, elekti la lingvon aŭ lingvojn por komuniki, ĉu en la privata ĉu en la publika sfero, sendistinge de la etneco, nacieco, ŝtataneco aŭ de la nombro da parolantoj de difinita lingvo en iu teritorio. Efektive oni povas resumi la tutan enhavon de la nocio "lingvaj rajtoj" per la vortoj: "Ĉiu rajtas kompreni kaj esprimi sin en la maniero plej oportuna por li aŭ ŝi. Ĉiuj lingvoj estas egalvaloraj kaj estu egalrajtaj."
Lingvaj rajtoj rilatas al la lingvo de leĝaj, administraj kaj juĝistaj agoj, edukado kaj amaskomunikiloj. La lingvo uzata devas esti komprenata kaj libere elektita de la koncernatoj. Iu ajn elekto fare de ŝtataj aŭ internaciaj instancoj pravigita de tiuj instancoj per supozo de avantaĝo por la koncernatoj estas morale malaprobinda kaj jure nevalida, ĉar ĝi ne baziĝas sur demokrata procedo.
La internacia lingvo Esperanto naskiĝis ĝuste por egaligi la parolantojn de grandaj kaj malgrandaj lingvoj. La fina celo de la parolantoj de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj kaj homoj per ebligado de pli facila kaj pri justa komunikado. Uzado de komuna lingvo kiel Esperanto malhelpas situaciojn, kie homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super tiuj, kiuj ne rajtas fari tion. Ĝi ne apartenas al difinita popolo kaj pro tio, ĝi ne estas la ilo de kultura altrudo. Pro la facileco de ĝia lernado, ĝi povas facile aparteni al ĉiuj kaj ĝi garantias egalecan komunikadon.
La monda movado por Esperanto, reprezentata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj ĉiuj esperantistoj laboras por la protektado de ĉies lingvaj rajtoj tra la mondo.
Se vi pensas, ke viaj lingvaj rajtoj estas aktive subpremataj aŭ ĉiukaze ne respektataj, UEA povos porti vian situacion je la atento de Unuiĝintaj Nacioj.
Kontaktu nin!
|