Henri Masson
La « donaco » de Gordon Brown al la mondo
“
Neantaŭvidebla“
Iama direktoro de la gazeto "Le Monde", Jean-Marie Colombani
estas el tiuj, kiuj plej kontribuis al ebenigo de la vojo al invado de la angla
lingvo en Francio. Li ricevis en 2002 la mokpremion de "civitana
maldigno" de la Académie
de la Carpette anglaise (1) pro tio ke li
publikigis sabatan anglalingvan suplementon al "Le Monde"
konsistanta el artikoloj el "New York Times". Post la atencoj
de la 11a de septembro 2001 en Usono, li skribis ĉefartikolon sub la
titolo "Nous sommes tous Américains !" (Ni ĉiuj estas
usonanoj !) ! Malmultaj estis tiam, kaj estas fakte ankoraŭ nun, ne nur en
Francio, la homoj kiuj konsideras sin tiaj... Esti nur homo sapiens
(pensanta homo), ne kopio, imitaĵo aŭ klono, tio estas jam belega kaj
ne facile plenumebla programo!
Okaze de televidelsendo "Ripostes" (Viglaj rebatoj) de Serge Moati, ĉe France
5, la 15an de februaro 2009, li aplombe asertis ke la nuna ekonomia krizo
estis neantaŭvidebla (2). Kaj tio dum
anglalingvaj specialistoj, inter kiuj Nouriel Roubini (jam
fine de 2006 !), David
Rosenberg, John
Paulson, Jeremy
Grantham, Howard Marks
(3) kaj eĉ, ankoraŭ pli frue (en
1994), la spekulaciisto George
Soros, avertis pri danĝero de krizo, recesio kaj ĥaoso (4). Plejparto el la dommastrinoj, eĉ sen diplomo
de supera instruado, nek scipovo de la angla, kapablas mastrumi familian budĝeton,
sed Colombani, malgraŭ privilegiitaj informfontoj kaj scipovo de la lingvo
de Davos kaj Wall Street, kiu superregas en ekonomio, ne kapablis antaŭvidi
gravan ekonomian tutmondan danĝeron.
Responde al invito de la Hoover-Institucio, kies honora membro ŝi estas,
Margaret Thatcher prelegis la 19an de julio 2000 en Stanford-Universitato pri
la temo "A Time for Leadership" (Tempo por estrado). Ŝi diris :
"En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta
lingvo estas la angla, la superreganta ekonomia modelo estas la usona-angla
kapitalismo." (5)
En tiu ankoraŭ nova jarcento kaj jarmilo, kiujn oni bondeziris pli saĝa
antaŭ malpli ol dek jaroj, la tuta mondo, inkluzive de Usono kaj Britio,
ricevis pli ĝustan ideon pri tiu "modelo". La homaro
ekrikoltis, rikoltas kaj plue rikoltos ankoraŭ longtempe ties venenajn
produktojn. Minacoj ŝvebas ankaŭ super usonaj kaj britaj entreprenoj
kaj eĉ bankoj iam potencegaj. Rande de bankroto estas nun, en Usono, la
plej famaj gazetoj, inter kiuj "Chicago Tribune", la prestiĝa
"Los Angeles Times" kaj pli ol tridek aliaj. La 8an de
decembro 2008, la tre influa gazeto "New York Times" estis
devigata hipoteki sian novan 52-etaĝan sidejon de Manhattan por garantii
prunton de 225 milionoj da dolaroj... (6) Oficiale anoncita estis, la 19an de majo 2009, la jam de
kelkaj monatoj antaŭvidita financa bankroto de Kalifornio, la plej riĉa
ŝtato el riĉega lando.
Multaj estas nun, en la diversaj registaroj de la mondo kaj en decidaj
postenoj, homoj kiuj longtempe studis, laboris aŭ vivis en Usono aŭ
en Anglio. Tie ili enkapigis influojn, ideojn, principojn, modelojn, kondutojn,
kutimojn kaj morojn el kiuj multaj ne taŭgas por la tuta homaro kaj kiujn
la popoloj ne pretas akcepti (7). Iama franca
ministro de edukado, Claude Allègre, kiu finis siajn studojn en Usono,
diris en La Rochelle, la 30an de aŭgusto 1997 : "La francoj ne plu
konsideru la anglan kiel fremdan lingvon". Li estis pro tio inter la
elektitoj por la mokpremio 1997 de "civitana maldigno" de la
Académie de la Carpette anglaise. Sed, nur du jarojn poste, li tute
naive miris, kun la deputito Pierre Moscovici, pri la hegemonia situacio de
Usono, t.e. de lando por kiu la angla estas denaska, por kiu ĝi ne
postulas kroman strebon kaj foroferon, do efektive tute ne fremda : "La
motivoj de maltrankviliĝo kaj angoro ne mankas pri la estonteco kaj influo
de nia kulturo fronte al tio, kion sinjoroj Claude Allègre kaj Pierre
Moscovici nomis tiun eksterordinaran maŝinon de intelekta invado,
kiun de nun konsistigas Usono" (8). La
konsiderinda sumo da fortoj, tempo kaj mono foruzata en Francio kaj aliaj
neanglalingvaj landoj por atingi plejofte nekontentigan nivelon en la angla
estas uzata en Usono por scienca esplorado, ekspluatado de akumulitaj konoj,
profesia perfektiĝo, kreiva kaj produkta aktivado, sporta trejnado,
pliboniĝo en difinitaj fakoj kaj aktivaĵoj, ktp. Laŭ la
semajnmagazino "Le Point" (17an de aprilo 1999), en Francio :
"La lingvoj sendube reprezentas inter 10 kaj 20 % de la strebo de
entuta instruado de la entreprenoj, taksata je 32 miliardoj da frankoj entute [t.e.
nun 4 878 368 551,59 €]. Multaj entreprenestroj diras ke ili volas
dulingvulojn dum, en plejparto el la kazoj, ili ne ĉiutage bezonas
la anglan. Nu, ili
samtempe perdigas kompetencon al siaj
kadroj pro manko da praktiko!".
Nenio estis neglektita por influi ankaŭ la "eliton" de
neanglalingvaj landoj per konferencoj, publikaĵoj, subvencioj. En 2009, en
Sarkozy-lando, diversaj planitaj kaj efektivigitaj reformoj havas originon en
la "modelo" angla-usona, kiun li admiras kaj strebas imiti, eĉ
simii. Lia favoro al nurangleco bonaspektas en la bling-blingeca umaĵaro de vanta prezidento ŝatanta
montri sin kun luksaj brakhorloĝoj kaj sunokulvitroj de famaj markoj, pavi
kun riĉeguloj, kaj kies politiko inspiras kaj ĝojigas la humuristojn (9) sed ne la francan popolon. Okazas la malo
de tio, kion li promesis en jena parolado
de
la 9an de marto 2007, en Caen, kelkajn semajnojn antaŭ ol fariĝi
prezidento (16an de majo) : “La obsedo de unika lingvo pretekste de
efikeco estas tromplogilo, kiu maskas la efikojn de superrego de la unika penso
por kiu la unika lingvo estas atendejo. Sed eĉ ne pruvita estas la efikeco : la Renesanco, dum kiu ĉiuj
homoj ekpensis kaj ekverkis en sia nacia lingvo, estis pli fekunda por la homa
penso ol la longaj jarcentoj de ekskluziva superrego de la latina, kvazaŭ
la kreiveco estus absolute nedisigebla de la diverseco.
Se mi estos elektita, mi lokigos la francparolantaron je la rango de la
diplomataj prioritatoj de Francio. Mi samtempe plifortigos la aranĝon de
kultura agado de Francio eksterlande kaj la helpon al kreado, ĉar per
la kreado radias la franca.
Mi zorgos ke en ĉiuj entreprenoj instalitaj sur la franca teritorio, la
laborlingvo estu la franca de kiam ne estas necesa ekonomia kaj komerca neceso,
kiu devigas esprimiĝi en alia lingvo.
Mi batalos por ke en la eŭropaj instancoj kaj en UN la franca estu plue
uzata. Kompreneble, tio estos absoluta devigo por ĉiu reprezentanto de
Francio en la internaciaj organizoj.
Ĉefe mi batalos por ke estus ĝeneraligata, ĉie en Eŭropo,
la instruado de du fremdaj lingvoj, ĉar tio estas la sola efika maniero
por ke la hegemonio de la angla estu disbatita.“
Fakte, en nur du jaroj de lia regado, pli kaj pli trudiĝis la angla en la
vivo de la francaj civitanoj kaj en la instrusistemo. Prezidento
Sarkozy prisilentas la fakton ke, nun, kaj jam de longe antaŭ ol li
mastrumis la aferojn de Francio, estis fortaj premoj por devigi la esploristojn
redakti siajn laborojn en unika lingvo : la angla. Kaj ne ĝenas lin ke
liaj ministroj puŝas al uzo de la angla, akcentas kaj akcelas tiun evoluon
al unika lingvo, al unika penso.
En la registaro, kiun li starigis, lia ministro pri Edukado, Xavier Darcos,
privilegias senlime la instruadon de la angla; lia ministrino pri Ekonomio,
Christine Lagarde, kiu longe vivis en Usono, kaj havis respondecojn sine de la
Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj (Center for Strategic and
International Studies — CSIS,
evidente je la servo de la usona registaro) kaj rilatojn kun, i.a., Zbigniew
Brzezinski kaj Dick Cheney, komunikas kun siaj servoj, en sia ministerio, en la
angla (pri tio okazis incidento
ĉe la Nacia Asembleo la 16an de oktobro 2007, kiam deputito Brard
faris tiurilatan demandon al ŝi); lia ministrino pri Esplorado,
Valérie Pécresse, kiu samopinias kiel Claude Allègre, ke
la angla ne devas esti konsiderata kiel fremda lingvo, volas ke instruado de
diversaj lernobjektoj en la universitatoj okazu rekte en la angla kaj ke la
esploristoj publikigu siajn laborojn en la angla; lia ministrino pri Kulturo
kaj Komunikado, Christine Albanel, esprimis al la TV-magazino "Télé
7 Jours“ sian ŝaton pri usonaj TV-serioj sed prefere... rekte en
la angla; lia iama ministro pri Laboro, Socialaj rilatoj kaj Solidareco, Xavier
Bertrand, tre fidela proksimulo, fanfaronas pri ĉiutaga legado de “The
International Herald Tribune“; lia ministro pri Eksterlandaj aferoj,
Bernard Kouchner, kiu subtenis la militon de G. W. Bush en Irako, en 2003,
montras grandan emon paroli prefere angle ol france, eĉ kiam nenio devigas
al tio. Pri diplomatia incidenteto rezultanta el lingva eraro de Bernard
Kouchner en la angla, en Jerusalemo, Lucile Davier, de la Asocio de Studentoj
en Tradukado kaj Interpretado (Association
des Étudiants en Traduction et Interprétation) skribis
“En epoko kiam oni vantas la meritojn de la angla kiel lingua
franca en la scienco, en komerco kaj en politiko, la peripetioj de
s-ro Kouchner pruvas al ni, ke ĉiuj homoj ne estas egalaj fronte al la
politiko « nurangla ».“ En libro aperinta sub la
titolo “Deux
ou trois choses que je sais de nous“ (Du aŭ tri aferoj,
kiujn mi scias pri ni — Parizo : Robert Laffont. 2006), Kouchner
skribis : “Nove alvenita en la registaro de la Respubliko, mi miris,
en 1988, ke oni insistis pri la deviga uzo de la franca por la ministroj“
(p. 147). “Post prikonsidero de ĉio, eĉ riĉa je
nekompareblaj potencialoj, la franca lingvo estas ne nepre necesa : la mondo
bone vivis antaŭ ĝi. Se ĝi devus cedi lokon, tio estus precize
al lingvoj pli bone adaptitaj al la realaj kaj tujaj bezonoj de tiuj, kiuj
forlasus ĝin.“ (p. 151)
La « donaco » de Gordon Brown al la mondo
En 1961, en Kembriĝo, okaze de konferenco, Britio kaj
Usono kaŝe interkonsentis pri iaspeca lingva Jalto, t.e. pri lingva dispartigo
de la mondo, pri novforma koloniado per la angla lingvo. En la tiam publikigita
raporto, Britio, Usono kaj aliaj anglalingvaj landoj nun apartenantaj al la
spionreto "Echelon"
estis konsiderataj kiel "la Centro", kaj la cetera mondo, inkluzive
iamajn koloniojn de Britio, i.a. Hindio, kiel "la Periferio". Pri la
enhavo kaj celo de tiu raporto, nealirebla al la publiko, profesoro Robert Phillipson, aŭtoro
de la libro "Linguistic Imperialism" (10),
jene raportis kaj komentis : "La instruado de la angla al
denaskaj neanglalingvanoj povas definitive transformi la studentaran tutan
mondon. Se kaj kiam nova lingvo iĝas vere funkciiva en subevoluinta lando,
la studentara mondo iĝas restrukturita. Iu ministerio pri Edukado –
sub naciisma premo – povas ne bone taksi la interesojn de iu lando...
Naciisma spirito povus ruinigi ĉian esperon pri la angla kiel dua lingvo.
La angla iĝis ne nur la reprezentanto de la nunaj anglolingvanaj penso kaj
sento sed ankaŭ la vehiklo de la tuta evoluanta homa tradicio : de la
plejbono (kaj de la plejmalbono), kiu estis pensita kaj sentita de la homaro en
la tuta homa historio.
Tio estas elklarigo de la anglalingva imperiismo, por ĉiuj homoj en ĉiuj
tempoj. Ĝi pretendas, ke la angla estas la nura lingvo, kiun la moderna
mondo bezonas. Ĝi asertas, ke novsendependaj landoj povas, pro naciismaj
kialoj, tiel erari ke ili rezistas al la angla, kaj ke, en tiaj okazoj, ilia
volo devas esti superregita. Tio estis por la politika kaj komerca intereso de
la anglolingvanaj landoj." (11)
La tereno estis jam preparita en 1934 en Nov-Jorko, okaze de konferenco pri la
temo “The use of English as a world language“ (La uzo de la angla
kiel mondlingvo), kiun patronis la Fondaĵo Carnegie. Mision ricevis
lingvospecialistoj por krei lingvon malprofite al la aliaj por tiel faciligi la
penetradon de la angla. Ankaŭ en 1934, Charles Kay Ogden, semantikisto el
Kembriĝo, proponis formon de simpligita angla sub la nomo "Basic
English" (British American Scientific International
and Commercial). Li skribis : "Plej utilus al la mondo plia milo
da mortintaj lingvoj — kaj unu plia vivanta" (12). Kuraĝigis
kaj subtenis lin Winston Churchill kaj prezidento Franklin Roosevelt. Pri Basic English, Churchill skribis en
julio 1943 al BBC : "Mi estas tre interesata pri la demando de baza
angla lingvo. La disvastigita uzado de tio estus gajno multe pli
daŭra kaj fruktodona ol la aneksado de grandaj provincoj" (13). La Brita Konsilio (British Council) estis fondita en
1935 por antaŭenigi, per la angla, malantaŭ kultura masko, la
interesojn de Britio.
La raporto pri la angla-usona konferenco de 1961 jam skizis la ĉefajn
liniojn de projekto de servutigo de la mondo per la angla : transformi per ĝi
la mensajn strukturojn kaj malebligi rezistadon kontraŭ tio : “La
raporto proklamas ke la Centro havas la monopolon de la lingvo, de la kulturo
kaj de la ekspertizo kaj ne devus toleri reziston al la regulo de la
angla." (...) Se la ministroj de Edukado, blindigitaj pro sia
naciismo rifuzas... estas la devo de la anglalingva kerno preterignori tion.“ (14)
La vera celado de la Brita Konsilio, ĝia reala ambicio, konfirmiĝis
en ĝia jarraporto 1968-1969 (p. 12) : "Estas elemento de komerceco
kaŝita en ĉiu anglalingva instruisto, libro, revuo, filmo,
televidprogramo sendita transe de la maro. Nu, se ni estas eltirantaj
politikan, komercan kaj kulturan avantaĝon de la tutmonda uzo de la angla,
kion ni faras por pluteni tiun pozicion ?". Do, temas pri io tute alia
ol nura diskonigo de la brita kulturo.
En 1971-72, antaŭ ol eniri la tiaman Komunan Merkaton, la 1an de januaro
1973, la brita registaro atribuis kroman financan subtenon de 16% al la Brita
Konsilio, evidente ne nur por eltiri “politikan, komercan kaj kulturan
avantaĝon de la tutmonda uzo de la angla“ kaj “pluteni
tiun pozicion“, sed ĉefe por instali la anglan lingvon en la
rolo de ĉeflingvo dum Britio estis ĉiam ekster la strebo por konstrui
sendependan, aŭtonoman, unuecan kaj pacan Eŭropon.
La 12an de oktobro 1978, sub la titolo "English is a Profitable
Export", la gazeto "The International Herald Tribune"
triumfe anoncis ke la angla estas profitodona eksportaĵo.
Direktoro de tutmonda ĉeno de lernejoj de la angla skribis en la sama
periodo : “Estis tempo kiam ni kutimis sendi eksterlanden kanonŝipojn
kaj diplomatojn; nun ni sendas
profesorojn pri angla lingvo." (15)
En la Jarraporto por la jaroj 1987-1988 (p. 48), aperas jena eldiro de
direktoro de la Brita Konsilio : "La vera « nigra oro
» de Britio estas ne la nafto de la Norda Maro, sed la angla lingvo ...
La defio kiun ni alfrontas, estas plene ekspluati ĝin." (16)
En 1991, la gazeto “Daily Mail”
anoncis : “Nia lingvo tute proksimiĝis al universaliĝo. Jen
antaŭ kelkaj jaroj, ĝi estis akceptita kun la franca kiel unu el la
du ĉefaj lingvoj de la Ekonomika Eŭropa Komunumo [EEK]. Nun ĝi
devas fariĝi la unika oficiala lingvo de la Komunumo.”
En 1992, en sia numero de la 7a de julio, “International
Herald Tribune” plej klare konfirmis la celon de tiu lingva politiko
: “La uzado de la angla kreskigas la politikan influon de la
anglalingvaj landoj multe pli potence ol
forta ekonomio aŭ armila potenco”.
Profesoro pri lingvo en edukado en la Universitato
pri Teknologio de Sidnejo, Aŭstralio, Alastair Pennycook instruis la
anglan en Hongkongo kaj en Ĉinio kiam li estis studento. Ekde tiam, li
ekkonsciis ke la angla restas peze ligita al koloniisma pasinteco. Li raportis
pri siaj spertoj kaj pripensoj en du libroj : en 1994 en “The cultural
politics of English as an international language“ (17) kaj, en 1998, “English and the Discourses of
Colonialism“ (18). Inter liaj kontribuaĵoj al la temo estas ankaŭ
“The myth of English as an International Language“ (La mito
de angla kiel Internacia Lingvo) en la libro "Disinventing
and Reconstituting Languages" (2006) kaj “ELT and
colonialism“ (2007. ELT = English Language
Teaching / Anglalingva instruado).
Naŭdek jarojn antaŭ ol aperis “English
and the Discourses of Colonialism“, en 1908, Gandhi, kiu havis
pri la angla tute alian sperton ol denaska parolanto,
respondis al demando pri la neceso lerni ĝin : “Havigi al
milionoj da homoj konon de la angla, tio estas sklavigi ilin“ (...)
“Notindas ke, ricevinte anglalingvan edukon, ni submetis la nacion.“
(19). Li ankaŭ
skribis pri ĝi “La sinturno al fremda lingvo en Hindio por
plenumi la superan instruadon kaŭzis al la nacio nekalkuleblan moralan kaj
intelektan damaĝon.“ (20)
La 25an de februaro 1995, "The Times" de Londono publikigis
artikolon sub la titolo "The triumph of English" kun subskribo de S.
Jenkins : “Kiam finiĝis la Pakto de Varsovio, tio okazis en
la angla. Kiam la G7 kunvenas, tion ĝi faras en la angla. La angla estas
la universala lingvo de informadiko, de la informagentejoj. La sola internacia
organismo, kiu plue uzas « fremdan
» lingvon, estas la Eŭropa
Komisiono de Bruselo. Kun iom da ŝanco, ni metos finpunkton al tio !"
(21)
En gazetara dosiero
publikigita en marto 1995 por lanĉi kampanjon "English 2000", la
Brita Konsilio skribis ke la angla lingvo estas subtenata kun celo "ekspluati
la pozicion de la angla por la britaj interesoj kiel unu el la aspektoj de la
pluteno kaj plivastigo de la rolo de la angla kiel mondlingvo dum la venonta
jarcento"(22). Malmultaj estas, en la
intelektularo kaj t.n. “elito“ de la neanglalingvaj landoj, tiuj,
kiuj komprenis ke la interesoj de Britio kaj de la cetera mondo tute diverĝas.
Male, ekzistas nekontestebla konverĝo inter Britio kaj Usono, kaj en Usono
mem inter respublikanoj kaj demokratoj, por ekspluati kaj plue certigi,
proprainterese, tiun hegemonion, tiun superregon, tiun satelitigon, tiun
novaspektan koloniadon de la mondo fare de malpli ol 5% el la monda loĝantaro.
En 1996, la franca registaro protestis kontraŭ decido de NATO flankenpuŝi
la francan el la rolo de oficiala lingvo, tio dum la konferenco de la
Franclingvanaro (Francophonie, en Monako, 25 29 de marto 1996) (23). Laŭ "Le Journal des Finances"
(22-28 de marto 1997) : "En Davos, dum la fama Monda Ekonomia Forumo
(World Economic Forum), la franca estis forĵetita el la akceptitaj
lingvoj. Necesas tie paroli angle, kaj niaj reprezentantoj la plej famaj
akceptas tiun diktaton nome de anglosaksa tutmondiĝo."
Vic-sekretario pri komerco por la internacia komerco sub la administracio
Clinton David Rothkopf
skribis en la somera numero de 1997 de “Foreign Policy“,
trimonata usona magazino pri geopolitiko kaj internacia ekonomio : “Estas
en la ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo adoptos
komunan lingvon, ĝi estu la angla; ke, se ĝi orientiĝas al
komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj; ke, se ĝiaj
apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radiofonio kaj la muziko,
la programoj estu usonaj; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu
valoroj en kiuj usonanoj sentu sin komforte.“ (24)
Pri usonaj normoj, ne nur en telekomunikado, por ke "usonanoj sentu sin
komforte" en la tuta mondo, plue uzataj estas la arkaa, mallogika kaj
malpraktika anglo-saksa mezursistemo, ekzemple por la dimensioj de televid- aŭ
komputil-ekranoj, konteneroj, pneŭmatikoj, por fokusaj distancoj de
objektivoj de fotaparatoj kaj kameraoj, por paperformatoj aŭ tiparoj en
presejoj, por la kapacito de la rezervujo de agrikulturaj kaj ĝardenaj ŝprucigiloj, ktp.
Iama konsilanto de Jimmy
Carter por la internaciaj rilatoj kaj pri interna sekureco, konsilanto de Barack Obama dum la
prezidentaj balotoj de 2008, Zbigniew Brzezinski forte influis la eksterlandan
politikon de Usono. En 1997, li publikigis libron sub la titolo “The
Grand Chessboard. American Primacy and its Geostrategic imperatives“
(La Granda Ŝaktabulo. Usona Supereco kaj ĝiaj geostrategiaj
imperativoj) en kiu li malkaŝe skribis ke ”Okcidenta Eŭropo
restas plejparte usona protektorato, kaj ĝiaj ŝtatoj memorigas, kio
estis iam antaŭlonge la vasaloj kaj la dependantoj de malnovaj imperioj“.
Li aldonis ke alianciteco inter Usono kaj Eŭropo estas malegala sed ke
estas vere, ke malsimetrio de regpovo inter ambaŭ devus probable ankoraŭ
plifortiĝi profite al Usono. (25)
Jam pli frue, en raporto publikigita en 1992, Paul D. Wolfovicz, tre influa
kapo en Pentagono kaj en la usona registaro ekde la epoko de Nixon, precipe en
tiu de G. W. Bush, same klare skribis ke Usono devas konservi sian statuton de
unika superpotenco, ke necesos malhelpi Eŭropon kaj Japanion superi ĝin,
ke NATO, vehiklo de la usonaj interesoj en Eŭropo, devas resti la ĉefa
garantianto de la sekureco sur la malnova kontinento (26). Sub administracio, ĉu demokrata, ĉu respublika,
tio tre similas al la “sekureco“ kaj “protekto“, kiun
garantias prostituisto al prostituitino, aŭ al bordelestrino kiu “defendas“ la interesojn de siaj “protektatinoj“.
La 20an de februaro 1997, Madeleine Albright, tiam ŝtatsekretariino de la
demokrata prezidento Bill Clinton, deklaris : “Unu el la ĉefaj celoj
de nia registaro estas certigi ke la ekonomiaj interesoj de Usono povos esti
disvastigitaj planedskale.”
En sia numero de la 13a de majo 1997, “Le Figaro“ jene eĥis
pri projekto de Robin Cook, tiam nova sekretario de la Oficejo pri eksterlandaj
aferoj de Britio (Foreign Office) en la registaro de Tony Blair : “Li
volas ne nur redoni al la brita diplomatio brilon kiun, laŭ li, la
konservativa administracio makulis, sed li deziras ke estonte Britio gvidu la
mondon. Pace, memkompreneble. Per la sola forto de ĝia ekonomio, de ĝia
kreiva genio, de ĝia kulturo kaj de ĝia lingvo.“
Kreiva genio ekzistas ĉie en la mondo, ne ekskluzive en Britio. Ĉu
vere la “kreiva genio“ de Britio speguliĝas en lingvo, kiun
la anglaj infanoj mem, laŭ studo de 2004, plej
laste kapablas legi kompare kun la aliaj eŭropaj infanoj en ilia propra
lingvo ? Ĉu en lingvo, kiu estigas la plej altan procenton da disleksiuloj
(27) ? Ĉu en lingvo por kiu sentiĝis
la bezono krei specialan litertipon por faciligi ties legadon ? (28). Ĉu en lingvo pri kiu Gandhi jene plendis :
“Pli ol duono el nia tempo estis dediĉita al lernado de la angla
kaj al regado de ĝiaj arbitraj ortografio kaj prononco. Estis peniga
sperto devi lerni lingvon, kiu ne prononciĝas tiel, kiel ĝi skribiĝas.
Stranga estis la sperto devi parkeri la prononcon“ (29). Ĉu en lingvo tiel malfacile prononcebla por
koreaj infanoj, ke ties gepatroj turnas sin al kirurgoj por operacio
konsistanta el entranĉo de la langa frenulo (30) ?
Ĉu en lingvo pri kiu skribis Kin Hiongun, korea esploristo, responde al
enketo de BBC en junio 1998 : "En Koreio, ni elspezis
enormajn sumojn da mono por lerni la anglan. Kalkulante laŭ propra sperto,
sen la devigo lerni la anglan, mi estus obteninta kvin doktoriĝojn."
(Enrique Ellemberg:“ Around
the World with Esperanto“). Diversaj atestoj pri la malfacileco de la
angla por azianoj aperas en franclingva artikolo de Claude Piron, i.a. en
“Asie :
anglais ou espéranto ?“. Ĉu en lingvo pri kiu la granda
angla verkisto Charles
Dickens agnoskis en letero de la 7an de julio 1850 al sia amiko kaj
biografo John Forster : “La malfacileco verki en la angla estas al mi
ekstreme enuiga. Ah, Dio mia! se oni povus ĉiam skribi tiun belan lingvon
de Francio !“. Ĉu lingvo pri kiu Winston Churchill humure
diris : “la angla estas la lingvo plej facile fuŝparolebla“ ? Ĉu en lingvo pri kiu “Peoples Journal“
raportis la 7an de septembro 2006, sub la titolo “Bad English, bad
education” (Malbona angla, malbona edukado) : “La plimulto el la
studentoj tute ne regas matematikon kaj sciencon pro tio ke ili ne povas
kompreni la anglan“ ? Ĉu en lingvo tiagrade malklara en
aviado, ke necesas limigi la parolajn interŝanĝojn al esprimoj esence
tutpretaj, kodigitaj, konvenciaj (31) ? Ĉu
en lingvo por kiu fondiĝis, en 1908, asocio por ties simpligo pro la
malfacileco ĝin bone legi kaj kompreni kaj pro la kosto, kiu rezultas el
tio por la edukbudĝeto : Spelling
Society ?... En Britio mem, apenaŭ efikis multekosta programo de
730 milionoj da eŭroj en dek jaroj por instrui legadon en la angla (32). La ideon pri simpligo de la angla subtenis i.a.
Theodore Roosevelt, Mark Twain, Benjamin Franklin, Andrew Carnegie...
Ne mankas manovroj kaj premoj por prepari la publikan opinion al rezigno pri
propralingva esprim-ebleco kaj -rajto, al rezigno pri uzo de la propra lingvo,
t.e. tiu, kiun ĉiu homo plej bone regas, kaj tio profite al uzo de la
angla en kiu la usonanoj, laŭ la esprimo de David Rothkopf, "sentas
sin komforte“. La supre prialudita enketo de BBC, en junio 1998,
celis koni la opinion de ĝia aŭskultantaro pri la angla kiel unika
oficiala lingvo de Eŭropa Unio : 37% estis kontraŭ kaj 63% por.
Notindas la fakto ke samdirektan demandon faris "Euronews" en aprilo 2009 :
"Ĉu la Eŭropa Parlamento devas forlasi la multlingvismon por
unu aŭ du laborlingvoj ?", senteble por influi la opinion (rezulto : Jes: 27%, Ne: 71%, Sen opinio: 2%).
En 1999, en la franca semajnmagazino “Valeurs actuelles“
(Aktualaj valoroj; 2-8 de okt.1999), la ĵurnalistino Catherine Nay
rimarkigis pri la Eŭropa Komisiono, ke “En la kabineto de la dudeko
da komisaroj, Anglio havis la plej bonan parton kun ok direktorecaj postenoj,
tri kabinetestroj (ekvivalento de la ministeriaj kabinetdirektoroj en Francio)
kaj kvin postenoj de adjunktoj. Francio ricevis nur tri. Germanio kvar...
(...) La angla fariĝis fakte la oficiala lingvo, ĝi ne plu estas
la franca, en realo, ĝia rolo malpliiĝis, okazis akcelo. Ricardo
Levi, la proparolanto de Romano Prodi, esprimiĝas nur en la angla dum li
tre bone parolas nian lingvon. Kaj Neil Kinnock, kiu ne parolas ĝin, kontraŭstaris
al nomumo de franco por la posteno de adjunkta proparolanto.“ Aldone
al la posteno de vic-prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Neil Kinnock fariĝis ĉefrolanto
en la Reformo de la Komisiono. Tiel konkretiĝis la intencoj de la brita
registaro tra la Brita Konsilio, kies nuna prezidanto estas... Neil Kinnock,
tiel ke li povas profitigi ĝin el la spertoj akiritaj en la instancoj de Eŭropa
Unio por faciligi pliajn manovrojn de eliminado de la ceteraj lingvoj.
En artikolo de “Guardian“ (29.11.2001) aperis opinio laŭ
kiu “la plej simpla kaj ŝpariga solvo konsistus uzi nur la anglan
lingvon.“ Tio estas tute certa por Britio kaj nur por Britio. Temas eĉ
ne nur pri simpla kaj ŝpariga solvo por ĝi, kiu tiel troviĝus en
situacio de lingva monopolo, t.e. celo jam grandparte atingita kaj tre
enspeziga. Laŭ la Raporto
Grin :
1) la Unuiĝinta Reĝolando nete gajnas minimume 10
miliardojn da eŭroj ĉiujare pro la
nuna superrego de la angla;
2) se oni prikonsideras la multiplikan efikon de certaj komponantoj de tiu
sumo, kaj ankaŭ la rendimenton de la kapitaloj, kiujn la anglalingvaj
landoj povas investi aliloke pro la privilegiita pozicio de sia lingvo, tiu
totalo sumas je 17 ĝis 18 miliardoj da eŭroj jare ;
3) tiu sumo estus certe pli alta se la hegemonio de tiu lingvo plifortiĝus
pro prioritato, kiujn koncesius al ĝi aliaj Ŝtatoj, precipe en la
kadro de siaj respektivaj edukpolitikoj ;
4) tiu sumo ne enkalkulas la apartajn simbolajn efikojn (kiel la avantaĝo
pri kiuj ĝuas la denaskaj parolantoj de la hegemonia lingvo en ĉiu
situacio de intertraktado aŭ de konflikto okazanta en ilia lingvo); tamen
tiuj simbolaj efikoj havas sendube ankaŭ konsekvencojn materiajn kaj
financajn ;
(pp 6-7).
El tio rezultas:
1) pozicio de kvazaŭ-monopolo sur la merkatoj de la tradukado kaj
interpretado al la angla, de la redaktado de tekstoj en la angla, de la
produktado de pedagogia materialo por la instruado de la angla kaj de la
instruado de tiu lingvo ;
2) la ŝparo de tempo kaj de mono en la internacia komunikado, la
parolantoj nedenaskaj faras la tutan strebadon esprimiĝi en la angla kaj
konsentas akcepti mesaĝojn dissenditajn en tiu lingvo;
3) la ŝparo de tempo kaj mono por la anglalingvanoj, pro la fakto ke ili
ne plu multe strebas por lerni aliajn lingvojn
4) la rendimento de la investo, en aliaj formoj de homa kapitalo, de la
monrimedoj, kiujn la anglalingvanoj ne plu bezonas investi en la lernado de la
fremdaj lingvoj ;
5) la superregata pozicio de la angleparolantoj en ĉiu situacio de
intertraktado, de konkurenco aŭ de konflikto disvolviĝanta en
la angla. (pp 65-66)
Same kiel Margaret Thatcher laŭdegis la usonanglan ekonomikan
“modelon“, la brita ĉefministro Gordon Brown laŭdegis,
la 17an de januaro 2008, la anglan en la rolo de mondlingvo kaj anoncis sian
intencon disvastigi ĝin tutmonde : “English - The World’s
language“ (La angla — la lingvo de la mondo) (33).
Gordon Brown volas fakte vendi sian lingvan modelon al la mondo : “Mia
plano konsistas el tio, ke, dum la dek venontaj jaroj, almenaŭ 1 miliardo
da personoj en la vilaĝoj kaj urboj de ĉiu kontinento havu aliron al
la rimedoj, al la materialo kaj al la kvalifikiĝoj de la Unuigita Reĝlando.“
Li asertis ke 200 000 plenkreskaj pekinanoj nun lernas la anglan eksterlerneje,
kaj li esprimis intencon subteni decidon de la ĉina registaro por ke la
angla estu deviga en la ĉinaj lernejoj ekde la aĝo de ses jaroj, kun,
komence, 20 milionoj da infanoj. Li kredas ke, ekde 2025, la nombro de la ĉinoj
parolantaj la anglan estos pli granda ol tiu de ĝiaj parolantoj en la
cetera mondo. Nova programo de Brita Konsilio planas varbadon de
“instruistoj-trejnistoj“, kiuj instruos siavice 750 000 instruistojn
de la angla en Hindio dum la kvin venontaj jaroj.
La angla lingvo en la rolo de internacia lingvo estas evidenta elemento de
superregado profite al la du ĉefaj landoj kun forta koloniisma, imperiisma
kaj rabista tradicio, kie ĝi estas la NACIA lingvo. Por Gordon Brown, freŝdate
implikita en skandalo de ŝtatrepago de personaj elspezoj (do, fare de la
britaj impostpagantoj), la denaske neanglalingva mondo, t.e. pli ol 95% el la
homaro (34), estas giganta ekspluatenda
naftoputo. Tiun “donacon“ li faras ne al la mondo, sed al Britio
mem, eĉ pli al Anglio ol al Skotlando aŭ Kimrio, kies aŭtoktonaj
loĝantoj malŝategas aŭdi ke ili estas angloj. Per la angla, li
kreas rilaton de dependeco, li faras el Anglio gravan parton el la
“Centro“ al kiu denaske alilingvaj homoj de la
“Periferio“ devas sin turni unue por provi, ne ĉiam sukcese,
regi la lingvon, kaj due por akiri sciojn. Tiel la landoj de la
“Centro“, kiuj strebas trudi la anglan kiel unikan lingvon en
scienco, havas la eblecon logi kaj akapari al si la plej naturdotitajn kaj
talentajn diversfakajn homojn el diversaj landoj kaj tiel senigi ĉi
lastajn je fortoj esencaj por ilia disvolviĝo.
En la konkludo de sia parolado, Gordon Brown jene difinis la anglan : “La
lingvo, kiu helpas la mondon paroladi, ridi kaj komuniki kune.“ Povas
efektive ridi nur denaskaj anglalingvanoj, kiam ili evitas al si kroman pezan
multekostan ŝarĝon kaj konstatas ke la alilingvaj popoloj akceptas ŝafece
kaj obeeme foruzi liberan tempon, fortojn kaj monon por lerni lingvon, kiu
metas ties lernantojn en staton de malsupereco kaj dependeco rilate al la
“Centro“. Ili povas ridi, kiam ili povas laŭvole fari tion,
kio plej plaĉas al ili, tion kio aspektas al ili plej utila kaj
profitodona. La profito kaj motivo por ridegi estas por la
“Centro“. La kroma strebo, penado, zorgoj kaj foroferoj estas por
la “Periferio“, t.e. pli ol 95% el la homaro. Detalan analizon pri
la procezo de "ridema" superrego de la mondo liveras profesoro Robert
Phillipson en “The
linguistic imperialism of neoliberal empire“.
La bonedukitaj papagoj de Gordon Brown
Evidente, ie ajn en la mondo, homoj gurdas kaj papage
ripetas tion, kion diris Gordon Brown pri la angla, ekzemple ke pli ol miliardo
da homoj ĝin parolas, ke ĝi estas la lingvo de la internacia aeronaŭtiko,
de la komerco, de la Interreto, de la scienco, ktp., ktp. Tiu rekantaĵo
estas ja tre konata en la tuta mondo. Sed Brown memkompreneble prisilentas tre
gravan fakton, t.e. ke la angla faras el Anglio privilegiitan lingvan centron;
ke estas vehiklo de ideoj kaj influoj el kiu Britio, kaj Usono, plej multe
profitas kaj eltiras strategiajn kaj ekonomiajn avantaĝojn; ke ĝi
kreas lingvan monopolon, tute konforme al la linio fiksita en la Raporto pri la
angla-usona konferenco de Kembriĝo en 1961 :
"La raporto proklamas ke la Centro havas monopolon de lingvo,
kulturo kaj kompetenteco, kaj ne devus toleri reziston kontraŭ la regulo
de la angla" (35). Por Brown, la angla estas esenca rimedo de
superrego. Angloj, usonanoj kaj aliaj anglalingvaj popoloj ne havas emon lerni
du lingvojn dum sufiĉas al ili unu sola : ilia propra, kiu ne postulas de
ili kroman laboron, tempoperdon, monelspezon, rezignon pri aliaj interesaj
aktivaĵoj pro tio, ke tiom da homoj pretas en la tuta neanglalingva mondo,
ŝafe, rezignacie kaj fatalisme foroferi tion.
Koloniaj kaj imperiismaj potencoj iam lernigis siajn lingvojn al la
“elito“ de la teritorioj, kiujn ili volis kolonii, aŭ de
landoj, kiujn ili volis transformi en satelitojn. Iama profesoro pri la angla
kaj pri la okcitana kulturo, la franca esejisto Claude Duneton diris pri
lingva politiko, en intervjuo kun la popularscienca magazino "Ça
m'intéresse“ (Tio interesas min, februaro 2000) : "Same
kiel ĉiam, en la angligo de Francio ekkunlaboras la elitoj“.
Pri tiu sinteno Gandhi iam esprimis saman opinion : “Hindion pli
sklavigis niaj scipovantoj de la angla ol la angloj“ (36). Tio konfirmiĝis i.a. en 2001, okaze de la
regantara kunveno de Monda Organizo pri Komerco (MOK)
en Seattle. En artikolo de “Le Monde“ (4an de decembro
2001), ties speciala sendita reportero skribis, ke tiu mondorganizo havas tri
laborlingvojn, sed ke fakte unu el ili estas “pli egala ol la ceteraj“
: la angla, kiun uzis la Eŭropa Komisaro Pascal Lamy (franco ! laŭreato
2003 de la Akademio de la Carpette Anglaise) dum tiu kunveno en parolado por
kiu ne ekzistis franclingva versio.
La papagoj de Brown asertas ke neniu devigas iun ajn lerni la anglan per
minaco, perforte, kun revolvero direktita al tempio. Sed same ekzistas landoj,
kie voĉdonebleco estas ebla por ununura kandidato al prezidenteco.
Civitanoj similas al gregoj, kiujn oni pelas inter retoj en formo de funelo por
foje buĉocele kapti ilin. Ekzistas pli subtilaj rimedoj por devigi homojn
flankenlasi emojn kaj preferojn, fari ion, kion ili ne emas fari.
Ofte aŭdebla aŭ legebla estas opinio laŭ kiu neniu estas
perforte devigata lerni kaj praktiki la anglan, laŭ kiu ne ekzistas
altrudo en tiu direkto. Sed, aliflanke, lernantoj kaj ties gepatroj sentas, ke
tio estas tiagrade necesa ke tio estas finfine deviga; bona sciencisto aŭ
esploristo ne reganta la anglan ĝuas malpli grandan atenton kaj konsideron
ol subnululo ĝin reganta. La celo de la Konferenco de 1961 estas
grandparte atingita : ĝi trudis novajn mensajn strukturojn kaj tiel metis
la plejparton el la homaro antaŭ situacio de plenumita fakto.
La devigo, por la neanglalingvaj sciencistoj, redakti siajn laboraĵojn en
la angla, faciligas ties rabadon, piratadon. Detala analizo pri la negativaj
aspektoj de la nurangla lingva politiko estas trovebla en verkoj de
Charles-Xavier Durand, aŭtoro de “La mise en place des monopoles
du savoir“ (La starigo de la monopoloj pri scio; eld.
L'Harmattan, Parizo. 2002, reeldonota), “La nouvelle guerre contre
l'intelligence“ (La nova milito kontraŭ la inteligenteco; eld.
François Xavier de Guibert. Parizo. Tri volumoj, 2002-2003) kaj de
interretaj dokumentoj kiel “Les
absurdités des politiques linguistiques européennes“ (La absurdaĵoj
de la lingvaj politikoj en Eŭropo).
Tiun fakton bone ilustras artikolo titolita "La défense de la
science en français" (La defendo de la scienco en la franca)
publikigita en "Le Monde" de la 25a de marto 1992. La ĵurnalisto
Jean-Pierre
Péroncel-Hugoz (JPPH) menciis la ekziston, inter multaj kazoj, de
grava problemo, kiun spertis Claude Roux, doktoro pri sciencoj, agregaciulo pri
biologio, internacie fama likenologo. En 1990 kaj 1991, Claude Roux kandidatiĝis
por posteno de duaklasa direktoro de esploroj en CNRS (Centre National de la
Recherche Scientifique / Nacia Centro pri Scienca Esplorado). Malgraŭ tre
bona dosiero kaj favora opinio, li ricevis negativan respondon : "Via
dosiero estas tre bona, sed vi tute ne havis ŝancon esti akceptita ĉar
vi ne publikigis en la angla." La direktoro de la laboratorio, kie
tiam laboris Claude Roux, telefonis al la ministrino (Catherine Tasca, nun
deputitino) de la francparolantaro, kiu montris sin nekredema pri tiu
afero. Laŭ diversaj fontoj, Claude Roux eksciis, ke en la takso
de la publikaĵoj de kandidatoj, CNRS baziĝas precipe sur "Citation
Index" (Indekso de citaĵoj) kaj "World Translation
Index" (Indekso de la tutmondaj tradukoj), du usonaj
referencaj privataj datumbankoj “praktike recenzantaj nur
anglalingvajn publikaĵojn". JPHH aldonis : "Sammaniere
kiel aliaj francaj specialistoj el diversaj fakoj, kiuj suferis saman disreviĝon
kiel S-ro Roux, oni povas pensi ke ĉi lasta, se li volas sian promocion,
publikigos ekde nun en la angla. Tiel, al la senvalorigo de la franca,
lingvo de la scienco, aldoniĝas iom post
iom neagnoskita diskriminacio — kaj eĉ ofte malkonfirmita
fare de la administracio — kiu pli kaj pli sankcias uzantojn
de la franca lingvo, en Francio kaj ekster Francio.“ Claude Roux neniam rifuzis uzi la anglan
kiam tio estis necesa, i.a. kiam li akceptis eksterlandajn kolegojn en sia
laboratorio. Tamen li havis la kuraĝon plue kaj obstine rezisti al tiu
diktatoreca premo tiel ke li finfine sukcesis esti nomumita esplordirektoro sen
publikigo en la angla, danke al esploroj en "Citation Index",
kiuj montris, ke liaj francaj kaj esperantaj publikaĵoj estis multe
cititaj, al lavango da artikoloj pri la afero en diversnaciaj ĵurnaloj
kaj al interveno de kanada asocio de defendo de la uzo de la franca lingvo. La
artikolo de JPPH ne mencias ke li redaktis kaj publikigis kun Georges Clauzade,
en 1985, imponan referencan verkon en Esperanto : “Likenoj de
Okcidenta Eŭropo“ (37). Li estas
membro de la Internacia Akademio de
Sciencoj de San Marino, kies ĉefa laborlingvo estas Esperanto kaj
kunordiganto de la partoj Matematiko, natursciencoj kaj teknikoj
de "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV) 2002 kaj 2005.
En sia libro “Irak in translation — De
l'art de faire la guerre sans parler la langue de son adversaire“
(Irako en tradukado — Pri la arto perdi militon sen scipovi la lingvon de
sia kontraŭstaranto), Mathieu Guidère skribis : “Tute
evidente, la lingvoj ne ĝuas je granda intereso en superpotenco, kiu faris
el la angla la mondskale ĉefan lingvon, kaj endis kontentiĝi per tio“
(p. 81) kaj ke, laŭ alta respondeculo de CIA, lernado de la araba ne estas
tiel facila : “Estas pli facile instrui piloton de ĉasaviadilo ol
korekte paroli la araban“ (p. 118). (38). Alidirite : la profito por la denaska anglalingvanaro, la
kroma strebo, penado kaj handikapo por la denaska neanglalingvanaro. Usono kaj
Britio efektive seninteresiĝas pri lingvolernado. Sed Obama tamen konscias
nun ke nura scipovo de la angla ne plu sufiĉas. En Dayton, Ohio, li
konfesis la 11an de julio 2008 : “Mi ne parolas fremdan lingvon. Tio
estas embarasa.“(39). Li opinias ke lernado de almenaŭ unu fremda lingvo fariĝas
neceso.
Senpagaj staĝoj de la angla : kiom kostas koloniigi sin ?
Pro komplekso de malsupereco kaŭze de sia nivelo en la angla, kiu, same
kiel tiu de Sarkozy (40), amuzas iujn humuristojn,
la franca ministro de Nacia Edukado, Xavier Darcos, fariĝas kunkulpulo en
vera koloniado de Francio. Li iniciatis organizadon de staĝoj laŭdire
senpagaj
por la liceanoj. Ja, sed certe estas iu, kiu, finfine, pagas tiun fuŝaĵon
: la impostpaganto (41). Kaj tio por nur unu el
la 38 agnoskataj
versioj de la angla. Kiom kostas al la franca popolo koloniigi sin ? Estas
dezirinde ke ĵurnalistoj pritraktu tiun demandon ankaŭ en la ceteraj
neanglalingvaj landoj.
Anglaj instruistoj venas en Francion — certe ne senpage —, sed ne
estas reciprokeco. Kiam oni postulos ke por unu angla instruisto en Francio aŭ
en alia lando de EU, estos unu instruisto de Francio aŭ de alia lando de
EU en Britio ? Tiam estos finfine eble paroli pri justa kaj ekvilibra
konstruado de Eŭropa Unio. En la nuna kazo, ne temas pri unio, sed pri
estriĝo, kun kompliceco (kunkulpeco) je plej alta nivelo, de Eŭropa
Unio fare de unu el la ŝtatoj-membroj, kies loĝantaro reprezentas nur
ĉirkaŭ 12% el tiu de la unio. Ĉu tio estas demokratio, kiam nur
unu el la partneroj profitas centprocente el la rimedoj de la privilegiita
lingvo ? La akademiano, filozofo kaj historiisto pri scienco Michel Serres diris
diversokaze, i.a. en “Le Nouveau Quotidien” (Lausanne,
Svisio, 1.12.1992) : “Nuntempe, la sciencistoj, la publicistoj, la ĵurnalistoj
parolas angle. Oni vidas sur la muroj de Parizo multe pli da anglaj vortoj ol
oni vidis da germanaj dum la Okupacio.“ Ne nur sur la muroj de Parizo
: en ĉiuj lernejoj de Francio. Dum la Okupacio de Francio fare de de la
hitlera reĝimo, eĉ la plej aĉaj kunlaborantoj ne antaŭenpuŝis
tiagrade la lernadon de la germana.
La ministerio de Edukado ne prikonsideris la raporton, kiun ĝi mendis al François
Grin, profesoro ĉe la Universitato de
Ĝenevo, kaj kiu estis publikigita en 2005 sub la titolo “L'enseignement
des langues étrangères comme politique publique“
(La instruado de fremdaj lingvoj kiel publika politiko — (42). Tiu raporto, kiu proponis aliajn vojojn, estas
kulpatesta por la nurangla politiko al kiu blinde puŝas la nuna ministro
Xavier Darcos por kiu la vorto “lingvoj“, plurale, estas tre singulara
: “English only“ (rimarko : en la franca, la vorto
“singulier“ povas signifi “singulara“ aŭ
“strangeta“). En 2007, okaze de vizito al la lernejo Willy Brandt,
en Éliancourt, Xavier Darcos esprimis intencon, laŭ la deziro de
prezidento Sarkozy, fari el Francio "dulingvan
landon". Temas evidente pri dulingvismo franca-angla. Materialaj,
financaj kaj homaj rimedoj estis tiucele malavare disponigataj.
Multaj estas la dunganoncoj por funkcioj de alta respondeco kaj decido, do,
influaj, por kiuj estas postulata denaska scipovo de la angla : “English
mother tongue only“ (43, 44). Tio signifas postenojn por kiuj eĉ iu Darcos
ne taŭgas. Respektive Prezidanto Ĝenerala Direktoro de Renault kaj de
Sanofi-Aventis, Louis Schweitzer kaj Jean-François Dehecq elreviĝis
pri la nurangla komunikado en multnaciaj entreprenoj. Tamen, kvazaŭ
necesus privilegii la privilegiitojn de la komunikado, eĉ la NRO
Emmaüs International eniris tiun kuradon al diskriminado kaj submetiĝo
(rimarko : la kebeka verkistino Denise Bombardier
uzas la esprimon “à-plat-ventrisme“, kiu pensigas pri ismo
ventrokuŝa, rampa) al funde maljusta ekonomia ordo flankenĵetanta la
malfortulojn per anonco por dungo de denaska instruisto de la angla (45).
La angla estas tute same katastrofa sur la propedeŭtika tereno, t.e.
kiel prepara instruado. Tio estas kontraŭpedagogio. Male al iuj
asertoj, aliro al konvena nivelo en tiu lingvo estas malfacila. Eĉ Claude Hagège
agnoskas tion. Charles Dickens plendis pri ĝi. Plej granda estas la risko
je disleksio por
anglalingvanoj. En Eŭropo, la anglaj infanoj estas la plej lastaj en
legkapablo. La Simplified Spelling Society rekomendas ĝian simpligon. Sed la problemo pri justeco ne estus
pro tio solvita. La instruado de la angla ekster la anglalingvaj landoj
konsumas tiom da homaj fortoj kaj financaj rimedoj ke ne restas sufiĉe por
pli ekvilibra edukado. Ekzemple, preskaŭ kvarono el la 15-jaraj eŭropanoj
havas malbonan legkapablon http://appy.ecole.free.fr/articles/20080722a.htm
(“Le Figaro“ 22.07.2008, Marie-Estelle Pesch).
La angla estas, unue, NACIA lingvo. Ĝi efikas kiel lingva “Apartheid“
(apartismo) : la lingvo estas kiel la haŭtkoloro kiun oni havas jam
denaske. Ni memoru pri la malestima esprimo “Speak White!“
(= parolu blanke !), samvalora kiel pritrakti iun kiel
“négro“ (rimarko : négro = negro, nigrulo,
havas foje peĵorativan, malestiman valoron en la franca). La lingva
diskriminacio tute same ekzistas kiel la rasa diskriminacio. Ambaŭ estas
tute same kondamnindaj
Pretendo je “Manifest Destiny“
Ekspansiemaj nacioj ne malofte trovis religian komplicecon por akapari al si
teritoriojn, prirabi ties riĉaĵojn, laŭdire
“civilizi“ ties loĝantojn, sklave ekspluati ilin, promesante
al ili postmortan paradizon. Koloniismo havis siajn apostolojn. Eĉ se
estis esceptoj, la surtera vivo de tiuj loĝantaroj ofte transformiĝis
de tiam en inferon. En 1803, brita misiisto skribis, en rakonto pri la insulo
Cejlono (nun Sri-Lanko) :
"fervora peno fare de nia registaro enkonduki nian lernadon kaj nian
religion inter la indiĝenoj estas la plej certa rimedo por plibonigi kaj
firmigi nian imperion en la insulo".
Britio estigis la Unuan Opian Militon (de 1839 ĝis 1842) en Ĉinio.
Britio kaj Francio alianciĝis en la Dua (1856 ĝis 1860) en kiu
partoprenis ankaŭ Usono. Rusio kaptis la okazon por invadi ĉinajn
teritoriojn. En 1849, inter tiuj du militoj, kiuj jam montris la veran
"civilizan" vizaĝon de okcidentaj potencoj, jam legebla estis
jena laŭdego pri la angla : “Nia lingvo estas tiu de la scienco
kaj arto, de la komerco, de la civilizacio kaj de la religia libereco. Ĝi
estas abundokorno [simbolo de abundo], al la nacio, kiu alprenas ĝin,
ĝi alportas la civilizon kaj la kristanismon. Ĝi jam estas la lingvo
de la Biblio kaj ni povas antaŭvidi ke ĝi rapide fariĝos la
lingvo de internacia komunikado." (46). Pliaj rabistaj militekspedicioj de Britio okazis poste
kun Francio, kiu strebis siaflanke akapari al si pli sudajn teritoriojn, i.a.
Tonkinon kaj Anamon (nun partoj en Vjetnamio) .
La esprimo “Manifest
destinity“ (evidenta destino) aperis unuafoje en julio-aŭgusto
1845 en “United States Magazine and Democratic Review“ sub
la plumo de ties nov-jorka ĉefredaktoro John O'Sullivan,
kiam plifortiĝis ekspansiisma premo por la aneksado de Teksaso.
Pravigocele, li pretendis ke Usono ricevis de dia providenco
civilizan mandaton.
En 1885, sub la titolo “Manifest destiny“, filozofo kaj
historiisto pri Usono, John Fiske,
aperigis libron en kiu li subtenis la ideon, ke Dio taskis Usonon je misio
civilizi la mondon ! Li kredis je la rasa supereco anglosaksa kiel produkto de
natura selektado, substrekante ke usonanoj kaj angloj jam konkeris trionon el
la terglobo kaj antaŭenigis la progreson sub
formo de kapitalismo kaj demokratio.
La emon konsideri sin kiel popolo elektita de Dio kultivis en Usono la blankhaŭtaj
anglosaksaj protestantoj (“White Anglo-Saxon Protestants“
— WASP). Ankaŭ en 1885, en “Our
country: Its
Possible Future and Its Present Crisis“ (Nia lando : pri eblaj
futuroj kaj ĝia nuna krizo) (47), la protestanta pastro Josiah Strong skribis
“Estas evidente ke la anglosaksoj tenas en siaj manoj la destinon de
la homaro“ kaj ke “Usono fariĝos la ĉefa sidejo de
tiu regpovo“. Apologiisto de imperiismo, li propagandis pri la supereco
de la anglosaksa raso kaj por ke Usono civilizu kaj kristanigu la mondon :
"Evidente, ĉefe al la angloj kaj al la popoloj de Ameriko ni devas
nin turni por evangelizi la mondon.“. Tamen li miskalkulis pri
demografia evoluo de la mondo : “Kaj eblas ke, de nun ĝis la fino
de la venonta jarcento, la anglo-saksoj estos pli nombraj ol ĉiuj aliaj
civilizitaj rasoj de la mondo“. (48)
Forte influas ankoraŭ nun la politikon de Usono tiuj sintenoj, la principo
ke ĉio estas ekspluatebla, inkluzive la nomon de Dio, la profitocela
devojigo de la evangelia mesaĝo trovebla en la devizo de la lando kaj ties
bankbiletoj : “In God We Trust“ (Je Dio ni kredas), kaj en
ties himno “God Bless America“ (Dio benu Amerikon,
t.e. Usonon). Tio estis konstatebla, kiam G. W. Bush, post forlaso de
alkoholismo profite al kristanismo, transiris al alia formo de ebriiĝo kaj
dufoje sukcesis en balotoj por prezidenteco de "civilizita" lando.
Ankaŭ
dum la enoficiĝo de Barak Obama, la 20an de januaro 2009, religiaj
referencoj estis ĉiumomente rimarkeblaj, eĉ pezaj. Tamen, Usono, aŭ,
pli ĝuste ties registaroj, ja ne havis ekskluzivecon aŭ monopolon pri
hipokrita kaj cinika misuzo de la nomo de Dio. Bone konata estas la esprimo
"Gott mit uns !".
Al tio Jean Bacon dediĉis
tutan ĉapitron el "Les Saigneurs de la guerre“ sub la
titolo "Les
dieux casqués" (La kaskitaj dioj).
En 1887, en Usono, la leĝo Dawes
Severalty Act (aŭ General Allottement Act) konsistigis provon asimili
la indianojn al la usona socio, sed ĝi estis fakte rimedo por senposedigi
ilin je plej valora grundo.
Ĝuste la saman jaron, en Varsovio, post longa laboro kaj serĉado, D-ro Ludwik Lejzer Zamenhof finfine trovis eldoniston kaj financajn rimedojn por publikigi, la 26an de julio, lernolibron de lingvo internacia, pli precize sennacieca, ne ligita al la influo de ŝtata, politika, religia aŭ financa potenco, do, tiurilate neŭtrala. Tiun lingvon li deziris proponi al la homaro por kontribui per ĝi al ĝia emancipiĝo kaj liberiĝo. Ĝi aperis sub la titolo “Internacia Lingvo“ kaj sub la aŭtora pseŭdonomo “Doktoro Esperanto“.
Admiranto de Jesuo
Kristo sed unue mon-kredanto kaj -adoranto
En 1895, la usona historiisto Brooks Adams pravigis
barbarecon en “The Law of Civilization and Decay“ (La leĝo
de la civilizo kaj la finiĝo) pro tio ke ĝi estis necesa por disvolvi
imperiojn kaj submeti koloniojn. Li antaŭvidis anglosaksan aliancon inter
Usono kaj Britio por superregi la mondon (49). La saman jaron, cara malpermeso trafis Esperanton sur la
tuta teritorio de Rusio.
Usona prezidento de 1892 ĝis 1901, metodisto, William McKinley asertis ke
li petis konsilojn de Dio pri milito en Filipinoj, kiu daŭris de 1899 ĝis
1913. Same faros, preskaŭ jarcenton poste, en 2003, George W. Bush, ankaŭ
metodisto, por ataki Irakon. En 1901, dum la milito de Filipinoj, la posta
prezidento Theodore Roosevelt aplikis rasistajn teoriojn por subpremi tiean
ribelon. En kvarvoluma libro titolita “The Winning of the West“
(1889-1896 — La venkinto de Okcidento), li pravigis la masakron de centoj
da ĉejenaj virinoj kaj infanoj en Sand Creek, en 1864, kaj la ekstermadon
de usonaj indianoj por antaŭenigi la “civilizadon“. Pri
nigruloj li skribis en 1906 en
letero al Owen Wister
"Mi tute konsentas kun vi por diri, ke kiel raso kaj entute, ili [la
nigruloj] estas tute malsuperaj al la blankuloj“ (50). Kiam Hispanio vendis Filipinojn al Usono, la
nova koloniista potenco siavice strebis trudi sian lingvon.
La 9an de januaro 1900, Albert Beveridge, senatano
de Indianao, jene pravigis la militon de Filipinoj : “Filipinoj
apartenas al ni por ĉiam. […] Je mallonga distanco de Filipinoj
troviĝas la neelĉerpeblaj ĉinaj merkatoj. Ni ne eliros el tiu
regiono. […] Ni ne rezignos ludi nian rolon en la civiliza misio rilate
al la mondo, kiun Dio mem konfidis al nia raso. Pacifiko estas nia oceano.
[…] Kien ni devas turni nin por trovi konsumantojn por nia troaj produktaĵoj
? Geografio respondas al tiu demando. Ĉinio estas nia natura kliento.
[…] Filipinoj havigas al ni bazon je la pordoj de tuta Oriento.“
En la sama parolado de la 9a de januaro 1900, li diris pri Dio : “Dio
ne preparis la anglalingvajn kaj teŭtonajn popolojn dum jarmilo nur por
vana kaj bagatela memkontemplado kaj memadmiro. Ne ! Li faris el ni la mastrojn
organizantojn de la mondo por starigi sistemon tie, kie regas ĥaoso. Li
naturdotis nin por regi tiel ke ni havigu registaron al la sovaĝaj kaj
senilaj popoloj. Sen tia forto, la mondo refalus en barbarecon. (51) ". La sama senatano jam diris en 1894 :
“Ĉar la grundo produktas multe pli ol ni bezonas, nia destino
estas proprigi al ni la tutmondan komercon“. En parolado de la 16a de
septembro 1898, sub la titolo “The March of the
Flag“ (La marŝo de la flago), en kiu li ofte referencis al
Dio kaj al la Providenco por pravigi imperiismon, li demandis “Ĉu
la usona popolo daŭrigu sian marŝon al komerca superregado de la
mondo ?“. Evidente, la respondo estis por li jesa. Li pretendis ke
“La komerca supereco de la Respubliko signifas ke ĉi tiu lando
estos la suverena faktoro en la paco de la mondo“, sed, fakte, en la
tuta historio de la homaro, neniu alia nacio dissemis tiom multe da militoj
tra la mondo, nemalofte por subteni
koruptitajn kaj diktatorajn reĝimojn.
Tian senĝenan politikon povis ankoraŭ observi jardekojn poste,
i.a. en Tuleo, en 1951, la franca etnologo, fakulo pri inuitoj, geografo,
verkisto Jean Malaurie.
Dudek jarojn poste, en 1971, Britio disponigis al Usono la insulon Diego Garcia, en Hindia
Oceano, por instali komunan imponan strategian militbazon. Britio deportis la
tutan indiĝenan loĝantaron por sekurecigi tiun bazon kaj malpermesis ĉiun
ekonomian aktivadon sur la insulo. Tio ilustras opinion, kiun poste esprimis,
en 1997, David Rothkopf, laŭ kiu, ie ajn kaj en iu ajn cirkonstanco,
"usonanoj sentu sin komforte"...
En 1904, Theodore Roosevelt
opiniis, ke apartenas al "Ameriko" (Usono) “plenumi povon de
internacia polico“. La 12an de oktobro 1915, li skribis :
“Ni havas unu solan flagon. Ni devas enkaŭ lerni unu solan
lingvon, kaj tiu lingvo estas la angla.“ (52)
kaj, la 3an de januaro 1919 : “Ni havas ĉi tie lokon nur por unu
lingvo, kaj ĝi estas la angla lingvo, ĉar ni volas vidi la
kunfandujon [hommiksujon] transformi la loĝantaron en usonanojn,
kun usona nacieco, kaj ne en loĝantojn de poliglota gastejo.“ (53)
Tamen, estas notinde ke Theodore Roosevelt estis tre malbona en ortografio de
la angla tiel ke, en aŭgusto 1906, li taskis la Registaran Presejan
Oficejon (Government Printing Office) simpligi la ortografion en ĉiuj
publikaĵoj de la Ŝtatdepartmento por “fari nian
literumon iom malpli stulta kaj fantasta“ (54).
La gazetaro primokis tiun decidon tiel ke li finfine rezignis pri ĝi. La
saman jaron, kvankam kontraŭanto de imperiismo, Andrew Carnegie esprimis konvinkon
ke la angla povus esti universala lingvo en la tuta mondo se estus nur pli
facile ĝin legi kaj skribi. Li starigis grupon da intelektuloj por
pritrakti tiun aferon (55). Ankaŭ oponanto
al imperiismo, Mark Twain
forte subtenis tiun proponon (56).
Ekde la Traktato de Versajlo, subskribita la 28an de junio 1919, la angla fariĝis
egalrajta kun la franca kaj iom post iom same valida en la rolo de diplomatia
lingvo ĝis kompleta renversiĝo de la situacio. Jam en 1899, dudek
jarojn pli frue, Paul
Chappelier proponis sistemon, kiun li nomis “Bilingua. Malamiko de
Esperanto, li sugestis kaj la anglan kaj la francan en la rolo de internacia
lingvo (singulare !) kaj imagis lingvan traktaton inter Usono, Britio kaj
Francio laŭ kiu la angla kaj la franca fariĝos internaciaj lingvoj en
tiuj landoj kaj ke la civitanoj de aliaj landoj estos tiel devigataj,
proprainterese, lerni la du “civilizajn lingvojn“ aŭ
almenaŭ unu el ambaŭ ! Li estis el tiuj francaj naivuloj, kiuj imagis reciprokecon en strebo lerni alies lingvon :
anglalingvanoj lernos la francan, franclingvanoj la anglan. Li kredis ke
la mondo akceptos tiun "dulingvismon" sen pensi ke ĝi estus
fakte, minimume, trilingvismo por la ceteraj popoloj.
Jam en 1921, en Usono, la Konsilio pri la Eksterlandaj Aferoj (Council on Foreign Relations — CFR) tre favoris al tutmondiĝo, al tutmonda registaro. Dudek jarojn poste, Hitler diris, komence de 1941, ke la germana estos la lingvo de Eŭropo post cent jaroj. En majo 1942, li esprimis la esperon repuŝi la ĉeĥan al la signifo de dialekto en dudek jaroj (Ulrich Lins : “La danĝera lingvo“, p. 127). Estis memkomprenebla afero, por la usona registaro, ke tiu mondregado devos esti la afero de Usono mem. Naciaj kaj regionaj lingvoj estis konsiderataj, pro ligiteco kun naciismoj, kiel nedezirindaj, danĝeraj kaj arkaaj (57). En lando, kie la naciismo estas tiel forte flegata — sufiĉas legi aŭ aŭskulti paroladojn de gvidantoj por konvinkiĝi pri tio — ne povas esti pli bona naciismo ol... la usona : USA über alles !
Ekde la fino de 1921, en la sidejo de la Ligo de Nacio, en Ĝenevo,
dekunu nacioj — Belgio, Brazilo, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio,
Haitio, Hindio, Italio, Kolombio, Persio kaj Sudafriko — subtenis
projekton de rezolucio, kiu esprimis jam tiutempe atentigon pri la lingvaj
malfacilaĵoj “kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj“,
kaj deziron ke “la ĉiulandaj geknaboj sciu de nun almenaŭ du
lingvojn, sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado“.
Plej akre kontraŭstaris tiun proponon la franca registaro. Ĝi vidis
en Esperanto plian danĝeron kontraŭ la pozicio de la franca dum ĝi
venis de la angla. Tiu timo ne forigis la veran minacon. La 3an de junio 1922,
la ministro de publika instruado Léon Bérard malpermesis uzon de
lernejaj ĉambroj por instruado de Esperanto. La samon faris en Germanio,
en la sekvanta jardeko, la nazia ministro de edukado. Dum la Okupacio, tiu sama
Bérard estis ambasadoro de la registaro de Pétain, kiu kunlaboris
kun la nazioj, en Vatikano. Paradokse, plej elokvente defendis Esperanton... la
brita delegito, Lord Robert
Cecil, kiu adomnis la Komisionon pri Intelekta Kunlaboro de la Ligo de
Nacioj “memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj,
sed antaŭ ĉio de la popoloj mem“.
En 1951, Jean-Marie Bressand fondis la asocion “Le monde bilingue“.
Multaj influaj francaj politikistoj subtenis ĝin. Ĝi tute ne
malhelpis la devojiĝon al nurangla lingvopolitiko. Le Monde bilingue estis
tre malfavora al Esperanto. La angla plue flankenpuŝis la francan el la
rolo de diplomatia lingvo kaj en tio ludis gravan rolon la franca servutema
“elito“ mem. Bressand ligiĝis junaĝe al la ekstremdekstra
organizaĵo “Jeunesses Patriotes“ (Patriotaj junularoj). Li
partoprenis en la hispana milito por subteni la reĝimon de Franko. Post
reveno al Francio, li estis oficiala ŝoforo de germanaj oficiroj. Ekzistas
malkonsento kaj kontestado pri lia pasinteco de rezistanto kontraŭ la
nazia Okupacio (58).
Pri la “civiliza rolo“ de Usono kaj la “dia
providenco“, kiu gvidas tiun nacion, ekzistas atestoj pli konformaj al la
realo, i.a. la libroj “War is a racket“ (Milito estas trudŝtelo)
de la tre fama usona generalo Smedley Butler (59), aŭ “Killing Hope : U.S.
Military and CIA Interventions Since World War II“ (La usona
armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito) kaj "Rogue
States“(Kanajla ŝtato) de William Blum (60) kaj multaj aliaj. Temas efektive pri kanajlokratio.
Albert Einstein, kiu fuĝis la nazian barbarecon, skribis : “Usono
formas landon, kiu rekte transiris de barbareco al dekadenco sen iam ajn estis
koninta la civilizon.“ Konfirmiĝis jenaj vortoj de la brita
historiisto kaj politikisto Lord Acton (1834-1902) :
“Memoru ke, tie, kie vi havas koncentradon de povo en malmulte da
manoj, ofte homoj kun gangstera mensostato kaptas la regadon.“ (61)
Jardekojn poste, la 17an de januaro 1961, en parolado de fino de mandato,
kelkajn monatojn antaŭ ol la registaroj de Usono kaj Britio interkonsentis
pri altrudo de la angla al la mondo, prezidento Eisenhower atentigis pri la
reala minaco pri kiu esprimiĝis Lord Acton : “En niaj politikaj
organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ
ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en
danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros. Neniam ni lasu la
pezon de tiu kombinaĵo endanĝerigi niajn liberecojn kaj demokratiajn
manierojn procedi. Ni rigardu nenion per si mem akceptebla sen ĝisfunda
konsidero. Nur vigle atenta kaj konscia civitanaro povas trudi al la giganta
industria-milita maŝinaro, kiun ni kreis por prizorgi nian defendon, ke ĝi
harmonie enplektu sin en niajn pacemajn metodojn kaj celojn, tiel ke sekureco
kaj libereco povu kune prosperi.“
Pli grandan rolon ludis potencaj usonaj firmaoj (Boeing, Lockheed-Martin,
Halliburton k.a.) en la decido pri milito de 2003 en Irako ol la laŭdiraj
konsiloj de Dio al G. W. Bush, kiu tamen sukcesis mistifiki plimulton el la
usona civitanaro. Alimaniere ilustras kaj atestas tiun arogantecon kaj formon
de diktaturo, ekonomia, la dokumentara
filmo kaj libro
"Le monde selon Monsanto" (La mondo laŭ Monsanto) de
Marie-Monique Robin (62), la katastrofo de Bopalo kaj multaj aliaj faktoj.
Laŭ informo de la radiostacio Europe
1, nur kelkajn monatojn post enoficiĝo de Barack Obama kiel
prezidento de Usono, lia kuraĝa edzino Michelle ricevis premajn protestojn
de MACA, asocio de famaj agrokemiaj Nordamerikaj entreprenoj kaj firmaoj, inter
kiuj Monsanto, pro tio ke, per kreo de biologia, senkemia ĝardeno en la ĉirkaŭaĵo
de la Blanka Domo, ŝi donas pri “konvencia“ agrikulturo
negativan bildon. Aparte interesa kaj instrua estas unu el la motivoj por
influi ŝin : “Se la usonanoj devus
ankoraŭ mem kultivi la ĉefe necesajn produktojn por provizi siajn
familiajn bezonojn, ĉu Usono estus ĉefrolanto sur la terenoj de
scienco, komunikado, edukado (tiel),
medicino, transportoj kaj arto ?“
Dum mitingo de la Bilderberg-Grupo,
okazinta de la 6a ĝis la 9a de junio 1991 en Baden-Baden (Germanio), en
kiu partoprenis i.a. Bill Clinton (baptisto, prezidento ekde 1993, listo de la partoprenintoj),
David Rockefeller diris : “Ni estas dankemaj al Washington Post,
al New York Times, al Time Magazine kaj aliaj
grandaj publikaĵoj, kies direktoroj ĉeestis en nia kunvenoj kaj
respektis la promesojn de diskreteco dum preskaŭ kvardek jaroj. Estintus
al ni neeble disvolvi nin projekton por la mondo se ni estus montritaj en plena
lumo de la reklamo dum tiuj jaroj. Sed la mondo estas nun pli rafinita kaj
preta evolui al mondregistaro... La supernacia suvereneco de intelekta elito
kaj de tutmondaj bankistoj estas certe preferinda al la nacia memdecido, kiun
oni praktikis dum la pasintaj jarcentoj...” (63)
Influaj anglalingvaj amasinformiloj, oficialaj kaj privataj, tiel
praktikis dum jardekoj — kaj plue praktikas — politikon de mesongoj
kaj informmanipulado kaj tiel partoprenis en mensmanipulado. Sed ne temas pri
io nova. Kompreneble, por tia projekto de superrego kaj trudo de unika vid- kaj
pens-maniero, esenca estis la altrudo de unika lingvo, kiu evitis kroman
konsiderindan penadon al la rektaj profitantoj kaj lasis ĝin al la
ceteraj. Kvankam varias informoj pri la usona ĵurnalisto John Swinton
(1829-1901) kaj la jaro kiam li esprimis jenan severan opinion pri la libereco
de la gazetaro en Usono (1853, 1880 kaj eĉ 1953, do, postmorte !), ĝi
plue validas : “Ne ekzistas ĝis la nuna tago, en Usono, gazetaro
libera kaj sendependa. Tion vi scias same bone kiel mi. Neniu el vi aŭdacas
skribi siajn honestajn opiniojn kaj vi tre bone scias ke se tion vi faras, ili
ne estos publikigitaj. Oni pagas al mi salajron por ke mi ne publikigu
miajn opiniojn, kaj ni ĉiuj scias ke se tion ni farus, ni tuj troviĝus
surstrate [= sen laboro]. La laboro de ĵurnalisto estas la detruo
de la vero, la mensogo evidenta, la perversigo de la faktoj kaj la
opinimanipulado serve al la Monpotencoj. Ni estas la obeemaj iloj de la
Potenculoj kaj Riĉuloj, kiuj tiras la fadenojn en la kulisoj. Niaj
talentoj, niaj fakultoj kaj niaj vivoj apartenas al tiuj homoj. Ni estas
prostituitoj de intelekto. Ĉion tion vi scias same bone kiel mi !“.
Pro tio, precipe post la apero de la Interreto, fondiĝis sendependaj
amasinformiloj, i.a. Washington Free Press kaj Z Communications iniciate de William Blum.
Plej amara, por
Esperanto-parolantoj, estas la fakto ke, jam en 1922, en Munkeno, Hitler
publike kondamnis Esperanton kaj atribuis al ĝi, en "Mein Kampf“,
celon tute fremda al la penso de D-ro Zamenhof sed ja tute konforma al la
senskrupula kaj cinika mensostato de la “banksteroj“ (kombinaĵo
de la radikoj “bank“ kaj “gangster“) :
"Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis mastro super la aliaj
popoloj, li vole-nevole devas paroli ilian lingvon, sed tuj kiam tiuj estus
liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni unu universalan lingvon (ekz. Esperanto
!), tiel ke ankaŭ per ĉi tiu rimedo la judaro povus regi ilin pli
facile“ (64).
La lingvo por kiu ekzistis kaj plue ekzistas malpermesoj, malhelpoj, ĉikanoj,
kalumnioj, eĉ sub reĝimoj laŭdire "demokrataj", estas
Esperanto. La lingvo por kiu ekzistas diktatura devigo ĝin lerni kaj uzi,
kaj malhelpo por lerni aliajn, estas ja la angla. Rifuzo ĝin lerni kaj
praktiki marĝenigas civitanojn el la socio same kiel neaparteno aŭ
nealiĝo al superreganta religio aŭ unika partio sub totalitarismaj reĝimoj
en kiuj ununura homo povas kandidatiĝi al prezidenteco.
La mision civilizi la
mondon certe ne meritas lando, kiu delonge partoprenas en politiko de disrabado
kaj malŝparego de nerenovigeblaj resurcoj; lando kiu ne solvis siajn
proprajn problemojn; lando kiu tenas en la "libera" mondo rekordon
pri enprizonigo; lando tiel malsekura, ke granda parto el la loĝantaro
sentas bezonon posedi armilojn; lando, kie sciencaj esploristoj laboras por
sencerbigo kaj mensmanipulado de la civitanoj (65);
lando, kiu tiris la mondon al la nuna maljusta kaj ĥaosa ordo; lando, kies
vera dio estas la mono. La lando, kiu povas doni al la tuta homaro
lecionojn pri bonkonduto ne ekzistas.
Popoloj de la tuta mondo memoru tiujn parolojn de la indiana gvidanto Tecumseh (vintro 1811-1812) :
“Fratoj, kiam la unuaj blankuloj metis piedon sur nia tero, ili
malsatis; ili ne sciis, kie etendi siajn dormkovrilojn kaj kie fari fajron; ili
estis malfortaj; ili ne estis kapablaj mem fari ion ajn; niaj patroj kompatis
pro ilia mizerego; kaj ili dispartigis kun ilin ĉion kion la Granda
Spirito donis al siaj ruĝaj infanoj. Ili havigis al ili manĝaĵon
por mildigi ilian malsaton, rimedojn por kuraci iliajn malsanojn; ili etendis
bestfelojn sur la grundo por ebligi al ili dormi kaj havigis al ili terpecojn
por ebligi al ili ĉasi kaj kultivi maizon.
Fratoj, la blankuloj estas tiel, kiel la venenaj serpentoj : kiam ili suferas
froston, ili estas malfortaj kaj sendanĝeraj; sed, varmigu ilin, kaj ili
revigliĝas por mort-mordi kaj -piki siajn bonfarantojn...“(66)
Bad (Broken) English or Esperanto
?
La unuaj vortoj de D-ro
Zamenhof, kiam li faris malferman paroladon okaze de la 6a Universala Kongreso (Vaŝingtono,1909),
evidentigas, ke pri tiu lando li vidis, kaj eĉ pli imagis ol vidis, nur
trompŝajnan fasadon : “Lando de libereco, lando de estonteco, mi
vin salutas ! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj
kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas ! Regno de homoj, kiu apartenas ne
al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj
filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto
permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan,
de neniu monopoligitan aeron.“ (67)
Zamenhof evidente ne imagis, ke fondiĝo, fortiĝo kaj potenciĝo de Usono efektiviĝis per prirabado kaj masakro de indianoj, per "eksportado" de militoj kaj de abomenindaĵoj samaj kiel tiuj, kiuj ekzistis en lia lando (i.a. pogromoj) sub okupacio de tiamaj eŭropaj potencoj. Li ne imagis ke registaroj de tiu lando, kiun li admiris, premus kun Britio por propraprofite devigi la mondon uzi nur la anglan, por monopoligi ĉion eblan per ĝi. Zamenhof ne imagis, ke pro diableca misuzo de la nomo de Dio — fakte de ties karikaturo, kiu estas homa kreaĵo — por politikaj celoj, evidente ankaŭ en Usono, lia franca samtempulo Sébastien Faure trovis, jam de 1897, inspiron por prelegoj, gazeto kaj broŝuro sub la titolo "Les crimes de Dieu" (La krimoj de Dio) (68).
Neniam kaj nenie en la mondo ekzistis mensmanipulado tiel sistema kaj profunda tamen multe pli subtila ol tiu de la reĝimoj nazia kaj stalina. Ne mankas tiutemaj artikoloj kaj studoj : “Décervelage à l'américaine“ (Herbert Schiller, “Le Monde Diplomatique“), “Ces enfants malades de la pub“ (Paul Moreira, "Manière de voir“, n° 31, aŭgusto 1996), “Propagandes silencieuses“ kaj “La tyrannie de la communication“ (Ignacio Ramonet, Parizo : eld. Galilée), ktp. Ne temas mondskale pri situacio aŭ rilato en kiu estas "homoj kun homoj", laŭ la esprimo de Zamenhof dum la malfermo de la unua Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Bulonjo ĉe Maro en 1905, sed pri rilato en kiu regantoj de unu nacio volas, helpe de tiuj de alia nacio, superregi la tutan homaron, pri rilato de "Granda Frato" ("Big Brother"). Tian rilaton evidente Gandhi opiniis, jam en la sama epoko, neakceptebla : “La angla ne havas lokon en aŭtonomeco“ (69).
Pro kaŝita aŭ misprezentita ekzisto de
alia ebla lingva vojo, la homaro plue kredas, ke ne estas alternativo al
la angla kaj ne imagas la eventualecon uzeblan vojon de demokrata elektebleco. Sufiĉas, por granda parto el ĝi,
ke tiu lingvo estu uzebla komercocele : English as the Global Language : Good for
Business, Bad for Literature (La angla kiel tutmonda lingvo : Bona por komerco, malbona por
literaturo). George Soros, kies patro Teodoro Ŝvarc estis brila uzanto de Esperanto, fondinto de
la revuo "Literatura Mondo“ en 1922, respondis al "CBS
News", ke li uzis Esperanton junaĝe, sed agnoskis, ke parolata
estas nun la angla, la malbona angla : “It
used to be Esperanto, but now it's English. Bad English“ (70).
Tiu premo por
la angla kiel mondlingvo, reduktanta la ceterajn je la nivelo de folkloraĵoj,
ne celas ebligi debatojn, kvankam ĝi ja estas uzebla kaj uzata tiucele,
sed esence en privilegiitaj socitavoloj. Kiel ne gepatra lingvo, por plejparto
el la tutmonda loĝantaro, ĝi malhelpas kaj bremsas fluan komunikadon,
konstruan dialogon, debaton kaj interŝanĝon de ideoj pri problemoj
i.a. sociaj, ekonomiaj, ekologiaj, politikaj, kulturaj, disvolvaj kaj pri ties
eblaj solvoj. En tio, ĝi estas rimedo por malfaciligi kaj eĉ
malebligi liberan kaj precizan esprimiĝon, por silentigi homojn, kiuj
havas kialojn defendi sin kontraŭ maljustaĵoj aŭ por protesti
kontraŭ difinita situacio. Tiel ĝi perfekte ludas la rolon de "Novparolo" (Newspeak), t.e. nova lingvo kripligita
por limigi pensliberecon kaj esprimprecizecon. En tio, ĝuste Basic English
inspiris George Orwell, kiam li verkis sian romanon "1984".
En novembro 2000, ĝuste en la jaro kiam
Margaret Thatcher diris ke "la superreganta lingvo estas la angla“,
usona ĵurnalistino de la usona magazino “The Atlantic Monthly“,
Barbara Wallraff sugestis, sub la titolo “What
Global Language“, ne veti pri la triumfo de la angla : “Don't bet
on the triumph of English“.
“Yes we can!“ (Jes, ni povas !)
Ĉu Barack Obama povus same respondi al
demando pri neceso evoluigi la mondan politikon al pli da justeco ? Treege
gravas, en ĉiu granda projekto, la kvalito de komunikado, de interkompreniĝo,
la dialogebleco. La plej instruata lingvo de la mondo ne estas la plej
bone kaj facile regebla, eĉ por denaskuloj. Pri tio atestis multokaze iama
tradukisto de UN kaj MOS, Claude
Piron. La mondo bezonas referencan lingvon kun neŭtraleco komparebla
al tiu de la latina, sed sen ties malbonaĵoj kaj malfacilaĵoj.
En 2006, Barack Obama
publikigis libron sub la titolo "The Audacity of Hope" (71) . Tian pioniran aŭdacon sur la vojo de
espero havis D-ro Zamenhof jam en 1887, kiam li publikigis sian unuan
lernolibron de la "Internacia Lingvo" sub la pseŭdnomo
"Doktoro Esperanto"...
Dum la balotkampanjo de 2008, preskaŭ cent jarojn post la Universala Kongreso de Vaŝingtono, Barack Obama esprimis volon
pri gravaj ŝanĝoj
kaj anoncis : “Mi malfermos la pordojn de registaro kaj petas al vi
partopreni en via propra demokratio denove“ (72).
Pri siaj lingvaj kapabloj li deklaris en Dayton : “Mi ne parolas
fremdan lingvon. Tio estas embarasa !“ (73).
Li aldonis ke “Dum la angla estas certe superreganta lingvo en multaj
situacioj tra la tuta mondo, bona scipovo de dua lingvo (ne nur por mendi kafon
en Parizo) estas grandega avantaĝo je pluraj niveloj“.
Kompreneble, laŭ la parolado de fino de mandato de prezidento Eisenhower,
estas ne malfacile imagi ke, kiom ajn bonvolema, sincera kaj kapabla estas
Barack Obama, gravaj obstakloj, malhelpoj kaj ĉikanoj aperos sur lia vojo. Obskuraj fortoj ekspluatas la neneadeblan fakton ke Obama
inspiras tutmonde, al multaj homoj, fidon, esperon, eĉ admiron kaj
simpation. La elreviĝo riskas esti des pli dolora... Jam en 1931, Aldous
Huxley atentigis pri jena danĝero : "En epoko de progresinta
teknologio, la plej granda danĝero por la ideoj, la kulturo kaj la spirito
riskas pli veni de malamiko kun ridetanta vizaĝo ol de kontraŭulo
inspiranta teroron kaj malamon."
Usona bankisto kaj politikisto, Louis McFadden
(1876-1936) diris la 10an de junio 1936 : “Ni posedas en tiu
lando unu el la plej koruptitaj institucioj, kiujn la mondo iam ajn konis. Mi
volas paroli pri la Centra Usona Banko. Tiu institucio malriĉigis la
civitanojn de Usono kaj preskaŭ kondukis nian registaron al bankroto. Ĉio
tio fontas al la fraŭdaj agmanieroj de vulturoj, kiuj regas tiun
situacion.“ McFadden jene difinis Usonon : “superŝtato
regata de bankistoj kaj internaciaj industriistoj, kiuj asociiĝas propraplezure
por sklavigi la mondon.“ (74)
Usonaj prezidentoj, inter kiuj George W. Bush, kaj
centoj da riĉegaj kaj influegaj famuloj de Usono apartenis al la tre
dubinda “Skull and Bones“ (Esperante, france, angle), t.e. elitista
sekreta societo ankaŭ nomata “ The Brotherhood of
Death“ (La Frataro de la Morto). Pri ĝi enketis kaj raportis Alexandra Robbins en sia libro “Secrets of the Tomb’“ kaj en “Atlantic Monthly“, kaj la verkisto Ron Rosenbaum, ĵurnalisto de
"The New
York Observer“.
Plimulto el la usonanoj esprimis, en 2008, la volon eliri el tiu mafieca
politiko, ĉefa fonto de malestimo, malamikeco, malamo kaj hato kontraŭ
Usono tra la mondo. Pri la militpolitiko de G.W. Bush esprimiĝis i.a Porter Goss, iama direktoro de CIA,
laŭ kiu la milito de Irako havigis “kaŭzon al la
ekstremistaj islamistoj” kaj George Soros : ”Kun la milito de Irako,
ni estas kreantaj pli da teroristoj ol ni sukcesos mortigi da ili“.
Meditinda estas jena, jam pli ol unu jarcenta okazaĵo. Dum oficiala
akcepto de D-ro Zamenhof kaj de partoprenintoj de la Universala Kongreso de
Esperanto de Kembriĝo, en Guildhall, en 1908, Sir Thomas Vezey Strong,
urbestro de Londono diris : “Kiam oni rakontis al mi pri Esperanto
kiel lingvo internacia, mi ridetis hezite — ĉar mi ja estas Anglo
kaj estas konvinkita pri tio, ke nur unu mondlingvo estas ebla, kaj ke tiu
lingvo estas ĝuste la angla. Tamen, poste, kiam mi meditis pri tio, mi
konvinkiĝis, ke neniu popolo akceptus tiun hegemonion, kiun la Brita Regno
gajnus de tio, ĝuste kiel ankaŭ mi neniam tolerus tian hegemonion
flanke de alia popolo. Al mi fariĝis klare, ke tie nur la neŭtrala Esperanto povas esti prikonsiderata.”
Kelkajn monatojn post komenciĝo de la Unua Mondmilito, en konkludo al
alvoko al la diplomatoj, en 1915, D-ro Zamenhof skribis : “Sed memoru,
memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas : forigi unu
fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon
el la plej antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj
gentoj super aliaj gentoj.”
La 16an de aprilo 1953, kelkajn monatojn post lia enoficiĝo kiel
prezidento de Usono (20an de januaro), kelkajn tagojn post la morto de Stalino (5an de marto) dum parolado pri la temo
“The Chance for Peace” (La ŝanco
por la Paco) Dwight Eisenhower diris : “Ĉiu pafilo fabrikita, ĉiu
militŝipo lanĉita, ĉiu misilo pafita, signifas, en la fina
senco, ŝtelon kontraŭ tiuj kiuj malsatas kaj havas nenion por manĝi,
tiuj, kiuj suferas malvarmon kaj havas nenion por vestiĝi.“(75) Li atentigis pri tio, kio estus farebla per la
kolosa forofero da financaj kaj homaj rimedoj tiam dediĉitaj tutmonde al
armado kaj sinpreparo al milito. Sed tio restis en la stato de belaj paroloj.
Neniu popolo en la mondo plene eskapas al mensmanipulado fare de gvidantoj mem
influataj kaj manipulataj fare de financaj, partiaj aŭ religiaj potencoj.
En la tuta mondo, pro edukado sub kreskanta influo kaj premo de usonaj modeloj,
laŭ esprimo de Gandhi pri la anglalingva edukado en Hindio, “nenormalaĵo figuras kiel normo“ (76).
La bonvolemo de Obama jam esprimiĝis kadre de la prezidenta balotkampanjo
de 2008 per kreo de la retejo “change.org“ kiu ebligis fari
proponojn por ŝanĝi Usonon kaj antaŭenigi demokration : "Ideas for change in America“ (77). Tio povas aspekti unuavide
kiel progreso survoje al vera demokratio.
Inter tiuj proponoj estis ĝuste unu pri lingva rimedo kies propedeŭtikan
valoron agnoskis iam la eminenta usona lingvisto Mario Pei (78) :
“Introduce Esperanto as a foreign language subject in schools to help
American kids succeed“ (Enkonduku Esperanton kiel fremdan lingvon en
lernejojn por helpi usonajn infanojn sukcesi). La
Esperanto-propono sukcesis en unua baloto inter 7875 proponoj; en la dua, ĝi
troviĝis inter la 25 prikonsiderotaj el la 88 restantaj. Rezultis
blogo kun titolo Esperanto as a Foreign Language
Choice (Esperanto
kiel elektebla fremdlingva lernobjekto).
Same kiel Gandhi diris en 1909 : "Se ni dediĉas eĉ nur duonon
el nia penado por lerni la anglan al lernado de hindaj lingvoj, naskiĝos nova
atmosfero en la lando kaj konsiderinda progreso“ (79), eblas diri, unu jarcenton poste, ke estos same
se la popoloj de la tuta mondo dediĉos al Esperanto eĉ nur duonon el
la penado, kiun ili foroferas al la angla.
Fondinto de la terminologio, Eugen Wüster skribis en “Konturoj de la
lingvonormigo en la tekniko“ (80) :
"Po unu teknike interesita anglo (aŭ amerikano) ekzistas almenaŭ
tri ne-angloj. La laborenergio necesa, por lerni paroli angle,
estas minimume sesoble pli granda ol la energio necesa por lerni paroli
Esperante. Plue ni taksu, ke la energioj necesaj, por lerni iun lingvon legi,
orele kompreni kaj paroli, rilatas unu al la alia kiel 1 1/2 : 3. (...) Ĉiu
jarklaso de la lernejanoj ŝparos do tuj post la enkonduko de Esperanto
proksimume 50% de la laboro, ne perdante la aliron al la angla literaturo."
(p. 122-123)
Wüster tute bone antaŭvidis la nunan situacion de hegemonio de la
angla kaj ties konsekvencojn :
"Ankaŭ la kreo de fakesprimoj en la plastika Esperanto kostus
malpli multe da laboro ol la internacia lingvonormigo per la naciaj lingvoj.
Sed, plie, Esperanto estas ne nur postulo de l’ekonomieco, sed almenaŭ
samgrade de l’justeco. Levi la anglan lingvon al la rolo de internacia
helplingvo alportus al la ceteraj nacioj tiel gravajn malavantaĝojn, ke
tiun manieron de solvo oni jam karakterizis rekte kiel
"lingvoperfidon" kontraŭ la gepatra lingvo. Honorkonscia nacio
povas partopreni en la internacia kunlaboro nur sur la bazo de l’egalrajteco". (p. 123)
Jam antaŭ pli ol duonjarcento, mondkonata usona lingvisto, Edward Sapir,
skribis : “La nécessité logique d’une langue
internationale dans les temps modernes présente un étrange
contraste avec l’indifférence et même l’opposition
avec laquelle la majorité des hommes regarde son
éventualité.“ (81) Denaskaj
anglalingvanoj spertis la diferencon en la uzo de la angla kaj de Esperanto,
inter ili Joel Brozovski. Pri tio li raportis en artikolo titolita Kial usonano uzas
Esperanton ?, kies tradukoj estas legeblaj anglalingve: Why does an American
Use Esperanto?, kaj franclingve: Pourquoi un Américain utilise-t-il l’Espéranto ?
Por la anglalingvaj unulingvuloj, validas tiu penso de Goethe : “Kiu ne konas fremdajn lingvojn, tiu ne konas sian propran“. El ĉiuj vivantaj lingvoj, Esperanto estas por ili la plej rapide, malmultekoste kaj facile regebla, kaj ĝi krome faciligas la lernadon de pliaj. Transformi per ĝi unulingvajn usonanojn, aŭ civitanojn de aliaj anglalingvaj landoj, en dulingvulojn, tio ne postulas grandan financan foroferon kaj intelektan streĉon. Tia paŝo ebligas al civitanoj, per rekta ricevo de informoj el la tuta mondo, vidi la mondon alimaniere ol tra la filtrilo de amasinformiloj servutemaj al la veraj kaŝitaj regantoj de la ekonomia sistemo, ne elektitaj de la popolo. En tio ĝi konsistigas tre interesan kaj utilegan investon por demokratio. Kaj tio validas por iu ajn Terano.
Henri Masson, majo 2009
__________________________________________________________________________
La aŭtoro de tiu artikolo, Henri Masson, estas kunaŭtoro
de "L’homme qui a défié Babel" (82), biografio de D-ro Zamenhof verkita kun
René Centassi, iama ĉefredaktoro de la franca informagentejo AFP, publikigita unue en la franca,
poste aperinta en Esperanto ("La homo kiu defiis Babelon";
samtempe kun la dua eldono en la franca, en 2001, ambaŭ ĉe
L'Harmattan, en Parizo), en lingvoj korea kaj
hispana (2005), litova (2006) kaj ĉeĥa (2007).
En tiu artikolo, tradukita el Esperanto, kun multaj referencoj, li atentigas la
leganton, ne nur el Eŭropo, sed el la tuta mondo, pri la kreskanta danĝero,
kiun reprezentas NACIA lingvo en la rolo de lingvo internacia, kaj eĉ eŭropa,
precipe kiam aperas la veraj motivoj de ĝia altrudo en tiu rolo, kaj tio
dum regas kompleta kaj skandala silento de politikaj partioj pri tiu ankoraŭ
tabua temo.
1. “Carpette“
estas, en la franca, “tapiŝeto“ uzebla i.a. en banĉambro
aŭ por purigi plandumon; popularlingve ĝi estas persono submetiĝema,
rampema kaj flatema antaŭ fortuloj. La ioma sonsimileco inter
“Carpette anglaise“ (submetiĝemulo antaŭ la angla) kaj
“Capote anglaise“, t.e. populara nomo de
“préservatif“ = laŭvorte : angla kondomo, donas humuran
noton al tiu mokpremio. Académie
de la Carpette anglaise — franclingve)
2. Jean-Claude Guillebaud: Quantité
d’analystes annonçaient depuis beau temps la crise à venir.
Encore fallait-il se donner la peine de les entendre (Multaj
analizistoj jam delonge anoncis la venontan krizon. Necesis nur klopodi aŭskulti
ilin).
3. (FR) Jocelyn Jovène : “Les (rares) visionnaires de
la crise" (la [raraj] antaŭvidantoj de la krizo).
4.
(FR) George Soros. Discours, 13 avril 1994
(Diskurso, 13a de aprilo 1994).
5. (EN) http://www.hoover.org/publications/digest/3492481.html : “A Time
for Leadership" / "Decision Time for Britain" (Decidtempo por Britio)
: "In this twenty-first century, the dominant power is America; the
global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon
capitalism."
6. (FR) Radio France Internationale
(RFI) : "États-Unis
— La presse écrite traverse la plus grave crise de son histoire"
(Usono — La skribita gazetaro trairas la plej gravan krizon el sia
historio).
7. (FR) Comment
Sarkozy impose le «tout à l'anglais» (Kiel Sarkozy
trudas la nuranglan lingvopolitikon)
8. Konkludo de la avizo n° 1863
(14.10.1999) de la Komisiono de Eksterlandaj Aferoj pri la projekto de financa
leĝo por 2000.
9. (FR) Videoj :
- anne roumanoff sarkozy
bling bling carla bruni
- Clip de Nicolas Sarkozy
Rap U.S (version longue) Bling Bling
- Nicolas
Sarkozy et le Stylo Bling Bling / Hilarant !.
10.
"Linguistic Imperialism", Robert Phillipson. Londono : The
Oxford University Press. 1992. ISBN 978-0-19-437146-9
11. "La SAGO" n°
13, februaro 2005 :
(EO)
"La angla por
transformi la studentaran tutan mondon".
(EN) English to transform the students’ whole
world’,
(FR) "L’anglais pour transformer
l’univers des étudiants".
12. "What the World needs most is about 1000 more dead languages
– and one more alive". Ogden
1934, citita en Bailey, 1991, p. 210, kaj en Time,
12an de marto 1934.
13.
Vd The Churchill Centre : "I
am very much interested in the question of basic English. The widespread use of
this would be a gain to us far more durable and fruitful than the annexation of
great provinces".
14. "Linguistic Imperialism", Robert Phillipson. En tio, eble
parte troviĝas klarigo pri la sistema rifuzo de la sinsekvaj ministerioj
de edukado, aparte en Francio, pro falsaj kaj fantaziaj motivoj, enkonduki
Esperanton kiel elekteblan, nedevigan lernobjekton en diversaj niveloj de la
instrusistemo, kia ajn estis la politika orientiĝo de la registaro. En
1976 kaj 1979, la Socialista Partio
prezentis du leĝproponojn por enkonduko de Esperanto je la niveloj duagrada
kaj supera de instruado sed, ekde 1981, kiam ĝi fariĝis registara,
tute forgesiĝis belaj promesoj, inkluzive tiu de la kandidato François Mitterrand al prezidenteco.
15. (EN) "International House bochure, 1979" : "Once
we used to send gunboats and diplomats abroad; now we are sending English
teachers". Citita en "Linguistic Imperialism",
Robert Phillipson. (p.8).
16. (EN) Citita en "Linguistic Imperialism" fare de
Robert Phillipson el la raporto 1987-1988 de la Ĝenerala Direktoro de la
Brita Konsilio (p. 48) : “The real black gold from Britain was not the
oil from the North Sea, but the English language. The challenge we face is to
exploit fully.“
17. “English and the
Discourses of Colonialism“ (La angla kaj la koloniista diskurso). Londono :
Routlegde. 1998. 256 p.
18. “The cultural
politics of English as an international language“ (La kultura politiko de la
angla kiel internacia lingvo). Reading (MA) : Longman (1994). 376 p.
19. “Hind Swaraj“, ĉap. 18) : “To give millions a knowledge
of English is to enslave them." (...) “It is worth noting
that, by receiving English education, we have enslaved the nation.“
20. Selections From Gandhi : “The
medium of a foreign language through which higher education has been imparted
in India has caused incalculable intellectual and moral injury to the nation.“
21. Citita de Charles Durand en "L'espéranglais
de la communication universelle".
22.
Robert Phillipson en “The linguistic
imperialism of neoliberal empire“. Londono : Routledge. Januaro 2008. (p. 5)
23. "La France a protesté,
mercredi, contre la mise à l'écart du français à
l'Otan où il est pourtant la deuxième langue officielle. En
pleine semaine de la francophonie, la France a réagi devant la plus
haute instance politique qui réunit en temps ordinaire les ambassadeurs
des seize pays membres. L'Otan utilise quasi exclusivement l'anglais pour
transmettre ses informations sur le réseau Internet et lors des
discussions au sein de la cellule du "Partenariat pour la paix" avec
des pays de l'Europe de l'Est." ("Ouest-France"
, 21an de marto 1996)
24. David Rothkopf, "In Praise of Cultural Imperialism?", Foreign
Policy, Numero 107, Somero 1997, pp. 38-53 : "It is in the general
interest of the United States to encourage the development of a world in which
the fault lines separating nations are bridged by shared interests. And it is
in the economic and political interests of the United States to ensure that if
the world is moving toward a common language, it be English; that if the world
is moving toward common telecommunications, safety, and quality standards, they
be American; that if the world is becoming linked by television, radio, and
music, the programming be American; and that if common values are being
developed, they be values with which Americans are comfortable."
25. "The grand chessboard : American primacy and its geostrategic
imperatives". Zbigniew Brzezinski. New
York : Basic Books, 1997, 223 p.. Franclingva traduko : "Le Grand
Échiquier, l'Amérique et le reste du monde". Paris :
Bayard éditions. 1997, p. 88-90. Eltiraĵoj tradukitaj en la francan
: Les
États-Unis à la conquête de l'Eurasie et du monde
(Usono en la konkero de Eŭrazio kaj de la mondo). Anglalingva
video kun franclingva surskribo.
26. “Le rapport
Wolfowitz affirme la volonté des Etats-Unis de garder leur statut de
superpuissance unique. Il souligne le rôle privilégié,
à cette fin, de la puissance militaire. Celle-ci devra
éventuellement être utilisée de façon
unilatérale par les Etats-Unis car l’ordre international est, en définitive,
garanti par eux. L’Europe et le Japon devront être empêchés
de porter ombrage à la domination américaine. L’OTAN,
véhicule des intérêts américains en Europe, doit
rester le premier garant de la sécurité sur le vieux continent“
("Concepts
américains pour l'après guerre froide" - Usonaj
konceptoj por la periodo post la malvarma milito —, Bruno Colson, surbaze
de artikolo de Paul-Marie de la Gorce,
“Washington et la maîtrise du monde” — Vaŝingtono
kaj la superrego de la mondo, "Le Monde diplomatique", aprilo
1992, pp. 1 kaj 14-15.
27. http://www.spellingsociety.org/news/media/dyslexia/reports.php
. Disleksion unuafoje priskribis sciencisto en lando kie ĝi estas plej
ofta, D-ro Pingle Morgan, en 1896, en "British Medical Journal".
La usona revuo "Science"
publikigis, la 16an de marto 2001, studon pri disleksio en rilato kun la parolata
lingvo por la angla, franca kaj itala. En la skipo partoprenis franca
esploristo, Jean-François
Démonet (Inserm). Franclingva
dokumento: “La dyslexie dans trois pays européens — Des
mécanismes cérébraux communs malgré la
diversité des langues“ (PDF) HTML.
28. “The Guardian“ 18an de aprilo 2005 : “New typeface to help with dyslexia“ (Nova
litertipo por helpo al disleksio).
29. Gandhi (Education) : “Therefore more
than half of our time was given to learning English and mastering its arbitrary
spelling and pronunciation. It was a painful discovery to have to learn a
language that was not pronounced as it was written. It was a strange experience
to have to learn the spelling by heart. But that is by the way, and irrelevant
to my argument. However, for the first three years, it was comparatively plain
sailing.“‘
30. “Los Angeles Times“, artikolo de Barbara Demick, 31an de marto 2002, sub la titolo :
“Parents are turning to specialty preschool and even surgery to give
their children a linguistic advantage“ (La gepatroj turnas sin al antaŭlerneja
kaj speciala edukado, eĉ al kirurgia operacio, por havigi lingvan avantaĝon
al siaj infanoj). Koreaj gepatroj
pagas kirurgojn por operacii siajn infanojn je la lango, aliaj devigas siajn
sesmonatajn infanojn resti dum horoj antaŭ televidilojn por spekti videokasedojn
por lernado de la angla. Laŭ la
korea gazeto "Dong-A" : "La angla estas faranta
inferon el la infanaĝo". Laŭ Jonathan Hills, kiu instruas la
anglan en nacia eduka televido : "Lerni la anglan fariĝis nacia
religio". En artikolo aperinta
en "English Today“ titolita
“'English fever' in South Korea: its history and symptoms“
(Angla febro en Koreio : ĝia historio kaj simptomoj), profesoro Jun-Kyu
Park uzas la vortojn "linguistic surgery“ (lingva kirurgio) (PDF).
31. Misfunctional FAA
phraseology. Regas kvazaŭ kompleta silento, precipe en Okcidento, pri la
aviadilaj akcidentoj kaj multenombraj incidentoj okazantaj pro la malfacileco
bone prononci kaj bone kompreni la anglan. La 28an de marto 2009, la japana
gazeto “The Asahi Simbun“ raportis pri tia incidento “Chinese
pilots' English questioned“ fakte duobla pro la aldono de posta
kontestado. Laŭ la ĉina informagentejo “Xinhua News Agency“ (23an de junio 2007), la
organizado de Test of English for Aviation (TEA) starigas problemon. Multaj ĉinaj
pilotoj ne havas kontentigan nivelon (China.org). Pri sama problemo jene
raportis, la 12an de junio 2008, pri polaj pilotoj, la angla gazeto “Telegraph“ : “Polish jet almost
crashed after pilot failed to understand English instructions“ (Pola
piloto preskaŭ kraŝis post kiam la piloto malsukcesis kompreni la
anglajn instrukciojn). Vd ankaŭ “Mail on
Line“,
“Guardian“... Laŭ
“Times
on Line“ : “A document seen by The Times suggests that
only 15 out of 800 Polish pilots flying internationally have passed the test for
the required standard of English“ (dokumento vidita
de Times sugestas ke nur 15 el 800 polaj pilotoj internacie flugantaj trapasis
la teston por la postulata normo de angla).
32. Marie-Estelle Pesch, "Le
Figaro", 22.07.2008 http://appy.ecole.free.fr/articles/20080722a.htm
33. Brown
English - The World’s language (17 Jan 08). Videbla kaj aŭskultebla
ĉe Youtube http://www.youtube.com/watch?v=6gxaN-hagTY. Video subtitolita en la franca,
en Esperanto.
34. (EN) "CIA
— The World Facbook" https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/fields/2098.html
: 4,68% de natifs anglophones.
35. "The report proclaims that the Center has a
monopoly of language, culture and expertise, and should not tolerate resistance
to the rule of English." . "Linguistic Imperialism",
Robert Phillipson. De Robert Phillipson vd ankaŭ
Robert Phillipson about European Union language
policy
http://www.linguistic-rights.org/robert-phillipson/
http://www.droits-linguistiques.org/robert-phillipson/
http://www.lingvaj-rajtoj.org/robert-phillipson/
36. Citita de Annie Montaut en “L’anglais en Inde et la place
de l’élite dans le projet national“, en la
revuo “Hérodote“ 2004-4 : “If we spend only
half the effort we do in learning English in the learning of Indian languages,
there will be born a new atmosphere in the country and a good measure of
progress will be achieved.“ (Gandhi, 1909, citita en "Language in India“, M. S.
Thirumalai — “English has no place in home rule“ (La angla ne
havas lokon en aŭtonomeco).
37. "Likenoj de Okcidenta Eŭropo.
Ilustrita Determinlibro". Royan, Francio : Bulletin de la
Société Botanique du Centre-Ouest, Nouvelle Série,
Numéro Spécial 7. 1985. 893 pp.
38. “Irak in translation — De l'art de faire la guerre
sans parler la langue de son adversaire“. Mathieu
Guidère. Parizo : Ed. Jacob-Duvernet. Okt. 2008. 192 p.
ISBN.978-2-84724-211-9 . (EO) Vd Traduttore, traditore
(Tradukisto, perfidulo)
39. “I don't
speak a foreign language. It's embarrassing!" CBS News,
Maria Gavriloviĉ, 11an de julio 2008.
40. (FR) Laŭ la ĵurnalistino Catherine Nay, Sarkozy eliris sen diplomo
el la Lernejo de Politikaj Sciencoj ("Science Po") pro elimina noto
en la angla ("Un pouvoir nommé désir",
Parizo : Grasset & Fasquelle, 2007
(ISBN
2246680018). Video : http://www.dailymotion.com/video/x1x63e_sarkozy-parle-anglais-enfin-essaye_politics
41. (FR) Vd "Le défi des
langues — du gâchis au bon sens". Claude Piron. Parizo :
L'Harmattan. 1994. ISBN : 2-7384-2432-5. Ĉap. 2, "Aspects
économiques“ (Ekonomiaj aspektoj), p. 37-52.
42. (FR) http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/index.shtml
aŭ http://www.unige.ch/eti/ecole/organisation/departements/dfr/dfr-corps-enseignant/pages-personnelles/francois-grin.html
(EO) Eltiraĵoj el
la raporto Grin en Esperanto-traduko.
43. (FR) Discrimination
linguistique à la Commission européenne (English mother
tongue only) Lingva diskriminacio en la Eŭropa
Komisiono (Nur la angla kiel patrina lingvo)
44. La
discrimination linguistique par des organisations européennes (La
lingva diskriminacio fare de eŭropaj organizoj).
45. Wanted! English mothertongue teachers of
English
46. Read,
citita de Charles-Xavier Durand en “About English language“. El "Images of English : A cultural
History of the Language" (The
university of Michigan Press, 1991) : “Notre
langue est celle des sciences et des arts, du commerce, de la civilisation et
de la liberté religieuse. C'est une corne d'abondance qui apporte
à la nation qui l'adopte la civilisation et le christianisme. C'est
déjà la langue de la Bible et nous pouvons nous attendre à
ce qu'elle devienne rapidement la langue de communication internationale“.
47.“Our Country: Its Possible
Future and Its Present Crisis“. New-York : The American Home Missionary Society. 1885
48. “The Anglo-Saxon and the World's Future (1890)“ (PDF). Josiah Strong.
Jurgen Herbst : Kembriĝo. “Evidently it is chiefly to
the English and American peoples that we must look for the evangelization of
the world“.
49. Rodrigue Tremblay : The myth of
Manifest Destiny, Take Two
kun
samadresa franclingva traduko "Le mythe du « Destin manifeste
», rebelote".
50. “Theodore Roosevelt
and the Idea of Race“, Thomas G.
Dyer. Baton Rouge (LA) : LSU Press (Louisiana State University Press),
1992, p. 106. (EN : “I entirely agree with you that as a race and in the mass
they [the Blacks] are altogether inferior to whites.“ ... Pliaj el liaj rasistaj citaĵoj estas troveblaj
en Wikiquote.
51. Citita de Nikolaï-Klaus von Kreitor en "De la Théologie politique
américaine“. Originala teksto en “ALBERT J. BEVERIDGE : In Support of an American
Empire“ : “God has not been preparing the English-speaking and
Teutonic peoples for a thousand years for nothing but vain and idle
self-contemplation and self-admiration. No! He has made us the master
organizers of the world to establish system where chaos reigns. He has given us
the spirit of progress to overwhelm the forces of reaction throughout the
earth. He has made us adepts in government that we may administer government
among savage and senile peoples.“
52. Citita fare de Jacques Leclerc en
(FR) "Histoire sociolinguistique des
États-Unis" — (6) L'Amérique
eurocentrique (1865-1960) : “We have but one flag. We must also learn
one language and that language is English.“
53. The Theodor Roosevelt Centennial : “We
have room for but one language here, and that is the English language, for we
intend to see that the crucible turns our people out as Americans, of American
nationality, and not as dwellers in a polyglot boarding-house.“
54. Theodore Roosevelt. Theodore Roosevelt's Letter to the
Government Printing Office : “to make our spelling a little less
foolish and fantastic.“
55. 1906 - Teddy
Roosevelt Simplifies Spelling
56. Advocates push
for simpler 'spelling'. Pri la problemoj de malfacileco de la angla, de la
handikapo kiu rezultas el tio, kaj de financa kosto por la socio : http://www.spellingsociety.org/index.php
57. Charle-Xavier Durand en "La mise en place des monopoles du savoir“, p. 25.
58. Besançon:
des archives compromettantes pour un ancien « résistant »
? (Besançon: Ĉu kompromitaj arkivoj por iama
« rezistanto » ?)
59. “War is a racket“, Originala eldono : New York
: Round Table Press, Inc. 1935. Videoj (EN) “War is a Racket by Smedley Butler", Fotoj kaj
teksto “Meet Maj General Smedley Butler“. The Smedley Butler Society.
60. William Blum :
Killing Hope: US Military and
CIA Interventions Since World War II“ (La usona armeo kaj la
intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito), reviziita eldono. Monroe : Common Courage Press). 2003. ISBN
1-56751-252-. Franca traduko : “Les Guerres scélérates
— Les interventions de l'armée
américaine et de la CIA depuis 1945“. Lyon : Parangon. 544p..
2004. “Rogue State : A
Guide to the World's Only Superpower“ (Kanajla Ŝtato :
Gvidlibro pri la sola tutmonda Superpotenco). Monroe : Common Courage Press. 2000. ISBN 1-56751-194-5. Franca traduko
: “L’État voyou — Un guide de la seule
superpuissance mondiale“. Lyon : Parangon.
384 p. 2002.
61. Lord Acton (1834-1902) : “And remember, where you have a concentration of power in a few hands, all
too frequently men with the mentality of gangsters get
control.“
62. Le
Monde selon Monsanto (kvinminuta videoeltiraĵo el la filmo de 1h 49
mn). Franca-germana
televidkanalo ARTE.
63. “We are grateful to The Washington Post, The New York
Times, Time Magazine, and other great publications whose directors have
attended our meetings and respected their promises of discretion for almost
forty years. It would have been impossible for us to develop our plan for the
world if we had been subject to the lights
of publicity during those years. But, the world is now more sophisticated and
prepared to march towards a world
government. The supranational sovereignty of an intellectual elite and world
bankers is surely preferable
to the national auto-determination [read as 'democracy'] practiced in past
centuries.“ okaze de Bilderberg-mitingo
en Baden Baden, Germanio (en kiu partoprenis Bill Clinton, tiam guberniestro). Fontoj : A Chronological History of the New
World Order, D.L. Cuddy, aranĝita kaj eldonita de John
Loeffler; The Council
on Foreign Relations and the Trilateral Commission, AMPP.
64. Citita de Ulrich Lins
en “La danĝera lingvo“, p. 98.
65. (EO) : Usona sencerbigo
(EN) : Dumbing down,
American-style
(FR) : "Décervelage
à l'américaine"
66. “Frères, nous appartenons tous à une même
famille. Nous sommes tous les enfants du Grand Esprit. Nous suivons le
même sentier. Nous étanchons notre soif à la même
source. Et maintenant, des affaires de la plus haute importance nous
amènent à fumer le calumet autour du même feu de camp.
Frères, nous sommes amis. Nous devons nous aider les uns les autres
à porter notre fardeau Le sang de tant de nos pères et de nos
frères a coulé comme l'eau sur le sol pour satisfaire la
cupidité des hommes pâles. Nous-mêmes, nous sommes
menacés d'un grand malheur : rien ne les apaisera si ce n'est la
disparition de tous les hommes rouges.
Frères, lorsque les premiers hommes pâles ont mis les pieds sur
nos terres, ils avaient faim; ils ne savaient en quel lieu étendre leurs
couvertures ni allumer leus feux; ils étaient faibles; ils
n'étaient capables de rien faire par eux-mêmes. Nos pères
ont eu pitié de leur détresse, et ils ont partagé
volontiers avec eux tout ce que le Grand Esprit avait donné à ses
enfants rouges. Ils leur ont donné à manger pour apaiser leur
faim, des remèdes pour guérir leurs maladies; ils ont
étendu des fourrures sur le sol pour les faire dormir et ils leur ont
donné des terres pour leur permettre de chasser et de cultiver le
maïs. Frères, les hommes pâles sont comme les serpents
venimeux : quand ils ont froid, ils sont faibles et sans danger; mais
réchauffez-les, et ils reprennent vigueur pour mordre de piquer
mortellement leurs bienfaiteurs (...)“.
(el : “Histoire des Indiens d'Amérique du Nord“, Arlène Hirschfelder. Parizo : Eld. France
Loisirs. 2002. p. 37
Aliaj versioj : (EN) (FR)
67. Parolado de
D-ro Zamenhof okaze de la 6a UK (Vaŝingtono, 1910)
68. "Les crimes de Dieu", titolo de prelegoj de
Sébastien Faure, Parizo, presejo La Ruche, (1914), 32 p..
Esperanto-tradukon de Luis Carlos kaj F. Buokin eldonis la librejo
"Paco-Libereco", Parizo, en 1911,sub la titolo "La krimoj de
Dio". 32 p.. Reeldonoj en 1976 : Laroque-Timbaut : La Juna Penso. En
1999 : Beauville : SAT-Broŝurservo. Interrete :
http://raforum.apinc.org/bibliolib/HTML/Faure-Crimesdieu.html
http://rleb07.free.fr/satiric/religion.html
69. "Language in India“, M. S.
Thirumalai : “English has no place in home rule“.
70 “The Times“, 28an de marto 2009. : George Soros, the man who broke the
Bank, sees a global meltdown
71. "The Audacity of Hope".
Nov-Jorko : Crown Publishers. 375 p.. 2006. Franclingva eldono : "L'audace
d'espérer : une nouvelle conception de la politique
américaine" (Parizo : Presses de la Cité. Oktobro 2007. ISBN
: 978-2-258-07451-4 . En Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/The_Audacity_of_Hope.
72.
“I will open the doors of government and ask you to be involved in your
own democracy again.“
73. “I don't speak a foreign language. It's embarrassing!“ CBSNews.
74. http://www.modernhistoryproject.org/mhp/ArticleDisplay.php?Article=McFadden1932 “Mr.
Chairman, we have in this country one of the most corrupt institutions the
world has ever known. I refer to the Federal Reserve Board and the Federal
Reserve Banks. The Federal Reserve Board, a Government board, has cheated the Government
of the United States and the people of the United States out of enough money to
pay the national debt. The depredations and iniquities of the Federal Reserve
Board has cost this country enough money to pay the national debt several times
over. This evil institution has impoverished and ruined the people of the
United States, has bankrupted itself, and has practically bankrupted our
Government. It has done this through the defects of the law under which it
operates, through the maladministration of that law by the Federal Reserve
Board, and through the corrupt practices of the moneyed vultures who control
it.“ La cetero estas ankaŭ leginda kaj edifa.
75. Dwight Eisenhower : “The Chance for
Peace“ : “Every gun that is made, every
warship launched, every rocket fired signifies, in the final sense, a theft
from those who hunger and are not fed, those who are cold and are not clothed.“
76. “habit has made the wrong appear as right“ (Education)
77. change.org :
Study Esperanto 10
minutes a day and become a World Citizen
Translate
change.org into other languages!
Adopti lernanton / Take an apprentice
Rezultis blogo kun titolo Esperanto
as a Foreign Language Choice (enkonduki Esperanton kiel fremdlingvan
lernobjekton en lernejoj).
78.
Mario Pei, en “One Language for the World“
1958, Biblio-Moser, ISBN 0819602183
79. “If we spend only half the effort we do in learning English
in the learning of Indian languages, there will be born a new atmosphere in the
country and a good measure of progress will be achieved.“ (Gandhi, 1909, citita en "Language in
India“, M. S. Thirumalai).
80. "Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko". Eugen
Wüster. Åbyhoj (DK) : Dansk Esperanto-Forlag. Réimpression
1975. 130 p.. ISBN : 87 85020 842
81. “Encyclopaedia
of Social Sciences“. 1950, volumo IX,
paĝo 168.
82. Parizo : eld. L'Harmattan. http://www.esperanto-sat.info/article1010.html